约书亚记
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1玛拿西 是 约瑟 的长子,他的支派拈阄所得之地记在下面。至于 玛拿西 的长子 基列 之父 玛吉 ,因为是勇士就得了 基列 和 巴珊 。
1Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan.
2玛拿西 其余的子孙,按着宗族 拈阄分地 ,就是 亚比以谢 子孙, 希勒 子孙, 亚斯列 子孙, 示剑 子孙, 希弗 子孙, 示米大 子孙;这些按着宗族,都是 约瑟 儿子 玛拿西 子孙的男丁。
2Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj.
3玛拿西 的玄孙, 玛吉 的曾孙, 基列 的孙子, 希弗 的儿子 西罗非哈 没有儿子,只有女儿。他的女儿名叫 玛拉 、 挪阿 、 曷拉 、 密迦 、 得撒 ;
3Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca.
4她们来到祭司 以利亚撒 和 嫩 的儿子 约书亚 并众首领面前,说:「耶和华曾吩咐 摩西 在我们弟兄中分给我们产业。」于是 约书亚 照耶和华所吩咐的,在她们伯叔中,把产业分给她们。
4Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.
5除了 约旦河 东的 基列 和 巴珊 地之外,还有十分地归 玛拿西 ,
5Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;
6因为 玛拿西 的孙女们在 玛拿西 的孙子中得了产业。 基列 地是属 玛拿西 其余的子孙。
6ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
7玛拿西 的境界:从 亚设 起,到 示剑 前的 密米他 ,往北到 隐·他普亚 居民 之地 。
7Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ.
8他普亚 地归 玛拿西 ,只是 玛拿西 境界上的 他普亚 城 归 以法莲 子孙。
8Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
9其界下到 加拿河 的南边。在 玛拿西 城邑中的这些城邑都归 以法莲 。 玛拿西 的地界是在河北直通到海为止;
9Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro.
10南归 以法莲 ,北归 玛拿西 ,以海为界;北边到 亚设 ,东边到 以萨迦 。
10La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente.
11玛拿西 在 以萨迦 和 亚设 境内,有 伯·善 和属 伯·善 的镇市, 以伯莲 和属 以伯莲 的镇市, 多珥 的居民和属 多珥 的镇市;又有三处山冈,就是 隐·多珥 和属 隐·多珥 的镇市; 他纳 的居民和属 他纳 的镇市, 米吉多 的居民和属 米吉多 的镇市。
11Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.
12只是 玛拿西 子孙不能赶出这些城的 居民 , 迦南 人偏要住在那地。
12La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
13及至 以色列 人强盛了,就使 迦南 人做苦工,没有把他们全然赶出。
13Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
14约瑟 的子孙对 约书亚 说:「耶和华到如今既然赐福与我们,我们也族大人多,你为什么仅将一阄一段之地分给我们为业呢?」
14Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis?
15约书亚 说:「你们如果族大人多,嫌 以法莲 山地窄小,就可以上 比利洗 人、 利乏音 人之地,在树林中砍伐 树木 。」
15Kaj Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
16约瑟 的子孙说:「那山地容不下我们,并且住平原的 迦南 人,就是住 伯·善 和属 伯·善 的镇市,并住 耶斯列 平原的人,都有铁车。」
16Kaj la filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel.
17约书亚 对 约瑟 家,就是 以法莲 和 玛拿西 人,说:「你是族大人多,并且强盛,不可仅有一阄之地,
17Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene: Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotaĵon,
18山地也要归你,虽是树林,你也可以砍伐;靠近之地必归你。 迦南 人虽有铁车,虽是强盛,你也能把他们赶出去。」
18sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.