约书亚记 11
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1夏琐 王 耶宾 听见这事,就打发人去见 玛顿 王 约巴 、 伸 王、 押煞 王,
1Kiam tion aŭdis Jabin, reĝo de Ĥacor, li sendis al Jobab, reĝo de Madon, kaj al la reĝo de Ŝimron kaj al la reĝo de Aĥŝaf,
2与北方山地、 基尼烈 南边的 亚拉巴 高原,并西边 多珥 山冈的诸王;
2kaj al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
3又去见东方和西方的 迦南 人,与山地的 亚摩利 人、 赫 人、 比利洗 人、 耶布斯 人,并 黑门山 根 米斯巴 地的 希未 人。
3al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa.
4这些王和他们的众军都出来,人数多如海边的沙,并有许多马匹车辆。
4Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj.
5这诸王会合,来到 米伦 水边,一同安营,要与 以色列 人争战。
5Kaj kuniĝis ĉiuj tiuj reĝoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraŭ Izrael.
6耶和华对 约书亚 说:「你不要因他们惧怕。明日这时,我必将他们交付 以色列 人全然杀了。你要砍断他们马的蹄筋,用火焚烧他们的车辆。」
6Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
7于是 约书亚 率领一切兵丁,在 米伦 水边突然向前攻打他们。
7Kaj eliris kontraŭ ilin Josuo kune kun ĉiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj ĵetis sin sur ilin.
8耶和华将他们交在 以色列 人手里, 以色列 人就击杀他们,追赶他们到 西顿 大城,到 米斯利弗·玛音 ,直到东边 米斯巴 的平原,将他们击杀,没有留下一个。
8Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
9约书亚 就照耶和华所吩咐他的去行,砍断他们马的蹄筋,用火焚烧他们的车辆。
9Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo: iliajn ĉevalojn li lamigis, kaj iliajn ĉarojn li forbruligis per fajro.
10当时, 约书亚 转回夺了 夏琐 ,用刀击杀 夏琐 王。(素来 夏琐 在这诸国中是为首的。)
10Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Ĥacoron, kaj ĝian reĝon li mortigis per glavo; ĉar Ĥacor antaŭe estis la ĉefa el ĉiuj tiuj regnoj.
11以色列 人用刀击杀城中的人口,将他们尽行杀灭;凡有气息的没有留下一个。 约书亚 又用火焚烧 夏琐 。
11Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.
12约书亚 夺了这些王的一切城邑,擒获其中的诸王,用刀击杀他们,将他们尽行杀灭,正如耶和华仆人 摩西 所吩咐的。
12Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
13至于造在山冈上的城,除了 夏琐 以外, 以色列 人都没有焚烧。 约书亚 只将 夏琐 焚烧了。
13Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
14那些城邑所有的财物和牲畜, 以色列 人都取为自己的掠物;惟有一切人口都用刀击杀,直到杀尽;凡有气息的没有留下一个。
14Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
15耶和华怎样吩咐他仆人 摩西 , 摩西 就照样吩咐 约书亚 , 约书亚 也照样行。凡耶和华所吩咐 摩西 的, 约书亚 没有一件懈怠不行的。
15Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
16约书亚 夺了那全地,就是山地、一带南地、 歌珊 全地、高原、 亚拉巴 、 以色列 的山地,和山下的高原。
16Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
17从上 西珥 的 哈拉山 ,直到 黑门山 下 黎巴嫩 平原的 巴力·迦得 ,并且擒获那些地的诸王,将他们杀死。
17de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
18约书亚 和这诸王争战了许多年日。
18Dum longa tempo Josuo militis kontraŭ ĉiuj tiuj reĝoj.
19除了 基遍 的 希未 人之外,没有一城与 以色列 人讲和的,都是 以色列 人争战夺来的。
19Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.
20因为耶和华的意思是要使他们心里刚硬,来与 以色列 人争战,好叫他们尽被杀灭,不蒙怜悯,正如耶和华所吩咐 摩西 的。
20Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
21当时 约书亚 来到,将住山地、 希伯 、 底璧 、 亚拿伯 、 犹大 山地、 以色列 山地所有的 亚衲 族人剪除了。 约书亚 将他们和他们的城邑尽都毁灭。
21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
22在 以色列 人的地没有留下一个 亚衲 族人,只在 迦萨 、 迦特 ,和 亚实突 有留下的。
22Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Aŝdod ili restis.
23这样, 约书亚 照着耶和华所吩咐 摩西 的一切话夺了那全地,就按着 以色列 支派的宗族将地分给他们为业。于是国中太平,没有争战了。
23Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.