约书亚记 5
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1约旦河 西 亚摩利 人的诸王和靠海 迦南 人的诸王,听见耶和华在 以色列 人前面使 约旦河 的水干了,等到我们过去,他们的心因 以色列 人的缘故就消化了,不再有胆气。
1Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.
2那时,耶和华吩咐 约书亚 说:「你制造火石刀,第二次给 以色列 人行割礼。」
2En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo: Faru al vi ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
3约书亚 就制造了火石刀,在「除皮山」那里给 以色列 人行割礼。
3Kaj Josuo faris al si ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.
4约书亚 行割礼的缘故,是因为从 埃及 出来的众民,就是一切能打仗的男丁,出了 埃及 以后,都死在旷野的路上。
4Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;
5因为出来的众民都受过割礼;惟独出 埃及 以后、在旷野的路上所生的众民都没有受过割礼。
5ĉar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed ĉiuj, kiuj naskiĝis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj.
6以色列 人在旷野走了四十年,等到国民,就是出 埃及 的兵丁,都消灭了,因为他们没有听从耶和华的话。耶和华曾向他们起誓,必不容他们看见耶和华向他们列祖起誓、应许赐给我们的地,就是流奶与蜜之地。
6Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
7他们的子孙,就是耶和华所兴起来接续他们的,都没有受过割礼;因为在路上没有给他们行割礼, 约书亚 这才给他们行了。
7Iliajn filojn Li starigis anstataŭ ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; ĉar ili estis necirkumciditaj, ĉar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.
8国民都受完了割礼,就住在营中自己的地方,等到痊愈了。
8Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, ĝis ili resaniĝis.
9耶和华对 约书亚 说:「我今日将 埃及 的羞辱从你们身上滚去了。」因此,那地方名叫 吉甲 ,直到今日。
9Kaj la Eternulo diris al Josuo: Hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal ĝis hodiaŭ.
10以色列 人在 吉甲 安营。正月十四日晚上,在 耶利哥 的平原守逾越节。
10Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo.
11逾越节的次日,他们就吃了那地的出产;正当那日吃无酵饼和烘的谷。
11Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.
12他们吃了那地的出产,第二日吗哪就止住了, 以色列 人也不再有吗哪了。那一年,他们却吃 迦南 地的出产。
12Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
13约书亚 靠近 耶利哥 的时候,举目观看,不料,有一个人手里有拔出来的刀,对面站立。 约书亚 到他那里,问他说:「你是帮助我们呢,是帮助我们敌人呢?」
13Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj?
14他回答说:「不是的,我来是要作耶和华军队的元帅。」 约书亚 就俯伏在地下拜,说:「我主有什么话吩咐仆人。」
14Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
15耶和华军队的元帅对 约书亚 说:「把你脚上的鞋脱下来,因为你所站的地方是圣的。」 约书亚 就照着行了。
15Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.