约书亚记
Chapter 6
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶利哥 的城门因 以色列 人就关得严紧,无人出入。
1(Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
2耶和华晓谕 约书亚 说:「看哪,我已经把 耶利哥 和 耶利哥 的王,并大能的勇士,都交在你手中。
2Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn.
3你们的一切兵丁要围绕这城, 一日 围绕一次,六日都要这样行。
3Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
4七个祭司要拿七个羊角走在 约 柜前。到第七日,你们要绕城七次,祭司也要吹角。
4Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
5他们吹的角声拖长,你们听见角声,众百姓要大声呼喊,城墙就必塌陷,各人都要往前直上。」
5Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.
6嫩 的儿子 约书亚 召了祭司来,吩咐他们说:「你们抬起约柜来,要有七个祭司拿七个羊角走在耶和华的 约 柜前」;
6Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo.
7又对百姓说:「你们前去绕城,带兵器的要走在耶和华的 约 柜前。」
7Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.
8约书亚 对百姓说完了话,七个祭司拿七个羊角走在耶和华面前吹角;耶和华的约柜在他们后面跟随。
8Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
9带兵器的走在吹角的祭司前面,后队随着 约 柜行。 祭司 一面走一面吹。
9Kaj la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
10约书亚 吩咐百姓说:「你们不可呼喊,不可出声,连一句话也不可出你们的口,等到我吩咐你们呼喊的日子,那时才可以呼喊。」
10Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
11这样,他使耶和华的 约 柜绕城,把城绕了一次;众人回到营里,就在营里住宿。
11Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
12约书亚 清早起来,祭司又抬起耶和华的 约 柜。
12Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.
13七个祭司拿七个羊角在耶和华的 约 柜前,时常行走吹角;带兵器的在他们前面走,后队随着耶和华的 约 柜行。 祭司 一面走一面吹。
13Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj.
14第二日,众人把城绕了一次,就回营里去。六日都是这样行。
14Kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
15第七日清早,黎明的时候,他们起来,照样绕城七次;惟独这日把城绕了七次。
15En la sepa tago ili leviĝis frue, kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la urbon sep fojojn.
16到了第七次,祭司吹角的时候, 约书亚 吩咐百姓说:「呼喊吧,因为耶和华已经把城交给你们了!
16Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
17这城和其中所有的都要在耶和华面前毁灭;只有妓女 喇合 与她家中所有的可以存活,因为她隐藏了我们所打发的使者。
17Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis.
18至于你们,务要谨慎,不可取那当灭的物,恐怕你们取了那当灭的物就连累 以色列 的全营,使全营受咒诅。
18Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin.
19惟有金子、银子,和铜铁的器皿都要归耶和华为圣,必入耶和华的库中。」
19Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
20于是百姓呼喊, 祭司 也吹角。百姓听见角声,便大声呼喊,城墙就塌陷,百姓便上去进城,各人往前直上,将城夺取;
20Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
21又将城中所有的,不拘男女老少,牛羊和驴,都用刀杀尽。
21Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
22约书亚 吩咐窥探地的两个人说:「你们进那妓女的家,照着你们向她所起的誓,将那女人和她所有的都从那里带出来。」
22Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
23当探子的两个少年人就进去,将 喇合 与她的父母、弟兄,和她所有的,并她一切的亲眷,都带出来,安置在 以色列 的营外。
23Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
24众人就用火将城和其中所有的焚烧了;惟有金子、银子,和铜铁的器皿都放在耶和华殿的库中。
24Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
25约书亚 却把妓女 喇合 与她父家,并她所有的,都救活了;因为她隐藏了 约书亚 所打发窥探 耶利哥 的使者,她就住在 以色列 中,直到今日。
25Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.
26当时, 约书亚 叫众人起誓说:「有兴起重修这 耶利哥 城的人,当在耶和华面前受咒诅。 他立根基的时候,必丧长子, 安门的时候,必丧幼子。」
26Kaj en tiu tempo Josuo faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos ĝiajn pordegojn.
27耶和华与 约书亚 同在, 约书亚 的声名传扬遍地。
27Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.