ヘブル人への手紙
Chapter 7

ヘブル人への手紙

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

ヘブル人への手紙 7

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1このメルキゼデクはサレムの王、いと高き神の祭司であり、王たちを討ち破って帰るアブラハムを迎え、祝福した人です。
1Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis,
2アブラハムは彼に、すべてのものの十分の一を分け与えました。その名は、訳せば、まず「義の王」、次に「サレムの王」、すなわち「平和の王」です。
2kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco;
3彼には父もなく、母もなく、系図もなく、生涯の始まりも命の終わりもありません。神の御子に似た者とされ、いつまでも祭司であり続けます。
3senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.
4この人がどれほど偉大であったか、考えてみなさい。族長アブラハムでさえ、最上の戦利品の十分の一を彼に与えました。
4Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj.
5レビの子孫のうち祭司職を受ける者たちは、律法に従って民から、すなわち、同じアブラハムの子孫である自分たちの兄弟から、十分の一を受け取るよう命じられています。
5Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;
6しかし、彼らの系図に属さないメルキゼデクは、アブラハムから十分の一を受け取り、約束を与えられていたアブラハムを祝福しました。
6sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn.
7言うまでもなく、より小さい者が、より大きい者から祝福を受けます。
7Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.
8こちらでは、死ぬべき人々が十分の一を受け取りますが、あちらでは、生きているとあかしされている者が受け取ります。
8Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas.
9さらに言えば、十分の一を受け取るレビでさえ、アブラハムを通して十分の一を納めたことになります。
9Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon;
10メルキゼデクがアブラハムを迎えた時、レビはまだ祖先アブラハムのうちにいたからです。
10ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.
11さて、レビ系の祭司職によって完全に達することができたのなら――民はその祭司職のもとで律法を受けたのですが――なぜ、アロンの位に従うとは呼ばれず、メルキゼデクの位に従う別の祭司が立てられる必要があったのでしょうか。
11Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron?
12祭司職が変わるなら、律法も必然的に変えられます。
12Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo.
13これらのことを言われている方は別の部族に属し、その部族からはだれも祭壇で務めたことがありません。
13Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro.
14私たちの主がユダから出られたことは明らかです。モーセはこの部族について、祭司職に関することを何も語りませんでした。
14Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.
15そして、メルキゼデクに似た別の祭司が立てられるなら、このことはいっそう明らかです。
15Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia,
16その方は、肉体に属する戒めの規定によってではなく、尽きることのない命の力によって祭司となられました。
16kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla;
17こうあかしされているからです。 「あなたは永遠に祭司である。 メルキゼデクの位に従う祭司である。」
17ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek.
18以前の戒めは、弱く役に立たないために廃止されます。
18Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco
19律法は何一つ完全にしなかったからです。その一方で、もっと優れた希望がもたらされ、その希望によって私たちは神に近づきます。
19(ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio.
20しかも、イエスが祭司とされたのは誓いなしではありませんでした。
20Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado
21ほかの人々は誓いなしに祭司となりましたが、イエスはご自分についてこう言われた方の誓いによって祭司とされました。 「主は誓い、御心を変えられない。 『あなたは永遠に祭司である。 メルキゼデクの位に従う祭司である。』」
21(ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam);
22この誓いのゆえに、イエスはそれだけ優れた契約の保証となられました。
22Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo.
23また、以前の祭司たちは、死によって務めを続けられないため、大勢いました。
23Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri;
24しかしイエスは永遠に生きておられるので、その祭司職は変わることがありません。
24sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla.
25それゆえ、ご自分を通して神に近づく人々を完全に救い抜くことがおできになります。彼らのために執り成すため、永遠に生きておられるからです。
25Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.
26このような大祭司こそ、私たちにふさわしい方です。聖なる方、罪のない方、汚れのない方、罪人から離され、もろもろの天よりも高くされた方です。
26Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;
27この方は、ほかの大祭司たちのように、まず自分の罪のため、次に民の罪のため、毎日いけにえをささげる必要がありません。ご自分をささげた時、ただ一度でこれを成し遂げたからです。
27li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.
28律法は弱さを持つ人々を大祭司に任命します。しかし、律法の後に与えられた誓いの言葉は、永遠に完全な者とされた御子を大祭司に任命します。
28Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.