ハバクク書 3
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1勝利の曲に合わせた、預言者ハバククの祈り。
1Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.
2主よ、私はあなたの名声を聞いた。 主よ、あなたのみわざに畏れおののく。 この年月のただ中に、みわざを新たにし、 この年月のただ中に、それを現してください。 憤りの中にも、あわれみを覚えてください。
2Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
3神はテマンから来られ、 聖なる方はパラン山から来られた。 セラ。 その栄光は天を覆い、 その賛美は地に満ちた。
3Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.
4その輝きは日の出のようであり、 光の筋が御手から走る。 そこに御力が隠されていた。
4Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kaŝita Lia potenco.
5疫病が御前を進み、 熱病がその足跡を追った。
5Antaŭ Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
6主が立たれると、地は揺れた。 主が見渡されると、国々は震えた。 古くからの山々は砕け、 永遠の丘々は崩れ落ちた。 その道は永遠である。
6Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Kliniĝis eternaj montetoj, Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
7私はクシャンの天幕が苦しむのを見た。 ミディアンの地の幕屋は震えた。
7En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan; Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan.
8主よ、川に向かって憤られたのか。 あなたの怒りは川に向けられたのか。 あなたの憤りは海に向けられたのか。 あなたが馬に乗り、 救いの戦車に乗られたのは、そのためか。
8Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
9あなたは弓の覆いを取り去り、 誓いによって矢を呼び出された。 セラ。 あなたは川々によって地を裂かれた。
9Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.
10山々はあなたを見て震えた。 激しい水が通り過ぎ、 深い淵は声を上げ、 その手を高く上げた。
10Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altaĵo levis siajn manojn.
11飛び行くあなたの矢の光に、 きらめく槍の輝きに、 太陽と月は空で静止した。
11La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
12あなたは憤りをもって地を進み、 怒りをもって国々を踏み砕かれた。
12Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
13あなたはご自分の民を救うため、 あなたの油注がれた者を救うために出て行かれた。 あなたは悪の地のかしらを砕き、 その全身を頭から足までさらけ出された。 セラ。
13Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. Sela.
14あなたは彼の戦士たちの頭を、 彼ら自身の槍で刺し通された。 彼らは私を散らそうと、つむじ風のように押し寄せ、 ひそかに貧しい者を食い尽くすかのように、勝ち誇っていた。
14Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
15あなたは馬で海を踏みつけ、 大水をかき乱された。
15Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, Tra la ŝlimo de granda akvo.
16私は聞き、体は震えた。 その声に、唇はわなないた。 腐れが骨の中に入り、 私はその場で震えた。 われわれを侵す民が攻め上る苦難の日を、 私は静かに待つ。
16Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo, Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
17たとえ、いちじくの木に花が咲かず、 ぶどうの木に実がならず、 オリーブの実りが途絶え、 畑が食物を生み出さず、 羊の群れが囲いから絶え、 牛舎に牛がいなくても、
17Kiam la figarbo ne floros, La vinberbranĉoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos manĝaĵon, La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo, Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
18それでも私は主にあって喜び、 私の救いの神にあって楽しむ。
18Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
19主なる神 は私の力。 主は私の足を雌鹿の足のようにし、 私を高い所に歩ませる。 指揮者のために。私の弦楽器に合わせて。
19La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, Kaj venigas min sur miajn altaĵojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.