ハバクク書 2
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1私は見張り所に立ち、城壁の上に身を置こう。主が私に何を語られるか、この訴えに対して私が何と答えるべきか、見張って待とう。
1Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi.
2主は私に答えられた。「幻を書き記し、板の上にはっきりと記せ。走りながらでも読めるように。
2Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.
3この幻はなお、定められた時のためにある。終わりに向かって急ぎ、偽ることはない。たとえ遅れても待て。必ず来る。遅れることはない。
3Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita.
4見よ、高ぶる者。その心はまっすぐではない。しかし義人は、その信仰によって生きる。
4Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
5まことに、ぶどう酒は人を欺く。高慢な者は家にとどまることを知らない。彼はよみ のように欲望を広げ、死のように満足することがない。すべての国々を自分のもとに集め、すべての民をかき集める。
5La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn.
6これらの民は皆、彼についてたとえを語り、あざけりのことわざを唱えて、こう言うではないか。『自分のものでないものを増し加え、不当な取り立てで身を肥やす者には災いがある。いつまで続くのか。』
6Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj!
7あなたに返済を迫る者たちが突然立ち上がり、あなたを震え上がらせる者たちが目を覚まし、あなたが彼らの餌食となるのではないか。
7Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo.
8あなたは多くの国々を略奪した。それゆえ、諸民族の残りの者が皆、あなたを略奪する。人の血を流し、地と町と、そこに住むすべての者に暴虐を行ったからだ。
8Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
9自分の家のために不正な利益を得て、災いの手の届かない高みに巣を設けようとする者には災いがある。
9Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo!
10あなたは多くの民を断ち滅ぼそうと企て、自分の家に恥をもたらし、自らに罪を負わせた。
10Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
11壁の石が叫び、木組みの梁がそれに答えるからだ。
11La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
12血によって町を築き、不義によって都を建てる者には災いがある。
12Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco!
13見よ、民が火に焼かれるもののために働き、国々がむなしいもののために疲れ果てるのは、万軍の主によることではないか。
13Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
14水が海を覆うように、主の栄光を知ることが地に満ちるからだ。
14Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
15隣人に酒を飲ませ、激しい酔いに陥るまで酒を注ぎ、その裸を見ようとする者には災いがある。
15Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!
16あなたは栄光ではなく、恥に満たされている。あなたも飲み、裸をさらせ。主の右の御手にある杯があなたのもとに巡って来て、恥辱があなたの栄光を覆う。
16Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.
17あなたがレバノンに加えた暴虐があなたを覆い、獣に加えた破壊があなたをおびえさせる。人の血を流し、地とすべての町と、そこに住む者たちに暴虐を行ったからだ。
17Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
18刻んだ像に何の価値があるのか。造り手がそれを刻んでも、何になるのか。鋳造された像、偽りを教えるものに何の価値があるのか。形造った者が、自分の造った口のきけない偶像に信頼している。
18Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn?
19木に『目を覚ませ』と言い、口のきけない石に『起きよ』と言う者には災いがある。それが教えられるというのか。見よ、それは金と銀で覆われているが、その内には息が全くない。
19Ve al tiu, kiu diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton.
20しかし主は、その聖なる宮におられる。全地よ、御前に静まれ。」
20Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.