申命記 30
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「わたしがあなたの前に置いたこれらのすべての事、すなわち祝福と呪いがあなたに臨み、あなたの神、主があなたを追いやられたすべての国々の中であなたがそれらを思い起こし、
1Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
2あなたがあなたの神、主に立ち返り、あなたもあなたの子供たちも、心を尽くし、魂を尽くして、わたしが今日あなたに命じるすべてのことに従って主の御声に聞き従うなら、
2kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
3その時、あなたの神、主はあなたを捕らわれの身から解放し、あなたをあわれみ、あなたの神、主があなたを散らされたすべての民の中から、再びあなたを集められる。
3tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
4たとえあなたの追放された者たちが天の果てにいたとしても、そこからあなたの神、主はあなたを集め、そこからあなたを連れ戻される。
4Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
5あなたの神、主はあなたの父祖たちが所有していた地へあなたを導き入れ、あなたはそれを所有する。主はあなたに良いことを行い、あなたを父祖たちよりも増やされる。
5Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
6あなたの神、主はあなたの心とあなたの子孫の心に割礼を施し、心を尽くし、魂を尽くしてあなたの神、主を愛するようにされる。それはあなたが生きるためである。
6Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
7あなたの神、主はこれらのすべての呪いを、あなたの敵、あなたを憎んで迫害した者たちの上に下される。
7Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
8あなたは立ち返って主の御声に聞き従い、わたしが今日あなたに命じる主のすべての命令を行え。
8Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
9あなたの神、主は、あなたの手のすべての働き、あなたの胎の実、あなたの家畜の産物、そしてあなたの地の産物において、あなたを豊かにして幸いを与えられる。主があなたの父祖たちを喜ばれたように、主は再びあなたを喜んで幸いを与えられるからである。
9Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
10それはあなたが、あなたの神、主の御声に聞き従い、この律法の書に書き記されている主の命令と掟を守り、心を尽くし、魂を尽くしてあなたの神、主に立ち返るからである。
10se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
11わたしが今日あなたに命じるこの命令は、あなたにとって難しすぎるものではなく、遠く離れたものでもない。
11Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
12それは天にあるのではない。だから、『だれが私たちのために天に上り、それを私たちのもとに持って来て、私たちがそれを行えるように聞かせてくれるだろうか』と言う必要はない。
12Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
13それは海の向こうにあるのでもない。だから、『だれが私たちのために海を渡り、それを私たちのもとに持って来て、私たちがそれを行えるように聞かせてくれるだろうか』と言う必要はない。
13Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
14その言葉はあなたのすぐ近く、あなたの口と心にある。あなたがそれを行うためである。
14Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
15見よ、わたしは今日、あなたの前に命と繁栄、そして死と災いを置いた。
15Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
16わたしは今日、あなたの神、主を愛し、主の道を歩み、主の命令、掟、および法を守るようにあなたに命じる。それはあなたが生き、増え広がり、あなたが所有するために入って行くその地で、あなたの神、主があなたを祝福されるためである。
16ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
17しかし、もしあなたの心がそむき、あなたが聞き従わず、引き寄せられて他の神々を拝み、それに仕えるなら、
17Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili:
18今日わたしはあなたがたに宣言する。あなたがたは必ず滅びる。あなたが所有するためにヨルダン川を渡って入って行くその地で、あなたの日々が長く続くことはない。
18en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.
19わたしは今日、天と地をあなたがたに対する証人に呼ぶ。わたしはあなたの前に命と死、祝福と呪いを置いた。それゆえ、命を選びなさい。あなたもあなたの子孫も生きるためである。
19Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
20あなたの神、主を愛し、主の御声に聞き従い、主にすがりつきなさい。主はあなたの命であり、あなたの日々の長さだからである。それは、主があなたの父祖たち、アブラハム、イサク、ヤコブに与えると誓われたその地に、あなたが住むためである。」
20amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.