申命記 17
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1欠陥や何か悪いところのある牛や羊を、あなたの神、主にいけにえとしてささげてはならない。それはあなたの神、主にとって忌まわしいことだからである。
1Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.
2もしあなたのただ中、あなたの神、主があなたに与えられる門のいずれかのうちで、男であれ女であれ、あなたの神、主の御目に悪であることを行い、主の契約を破る者が見つかり、
2Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
3その者が行って他の神々に仕え、それらを拝むか、あるいは太陽、月、または天の万象のいずれかを拝むなら(それはわたしが命じていないことである)、
3kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis;
4それが告げられ、あなたが聞いたなら、入念に調べよ。もしそれが真実で、そのような忌まわしいことがイスラエルで行われたことが確かなら、
4kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael:
5あなたはその悪を行った男または女をあなたの門に引き出し、その男または女を石で打ち殺せ。
5tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu.
6死刑に処せられる者は、二人または三人の証人の証言によって死刑に処せられる。一人の証人の証言だけで死刑に処してはならない。
6Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto.
7彼を死刑にするため、まず証人たちが手を下し、その後、民が皆手を下す。こうして、あなたがたの中から悪を取り除け。
7La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8もしあなたの町で、流血と流血、訴えと訴え、傷害と傷害のような争い事があり、あなたにとって裁きが難しすぎる問題が起こったなら、あなたは立ち上がり、あなたの神、主が選ばれる場所へ上って行きなさい。
8Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
9レビ人の祭司たちと、その時代の裁き人のところへ行き、尋ねなさい。彼らは判決を示す。
9kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon.
10主が選ばれるその場所から彼らが示す判決に従って行え。彼らが教えるすべてのことを注意して守れ。
10Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi.
11彼らが教える律法と、彼らが告げる裁きに従って行え。彼らが示す判決から、右にも左にもそれてはならない。
11Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren.
12そこであなたの神、主の前に立って仕える祭司、または裁き人に聞き従わず、不遜にふるまう者は死刑に処せられる。こうしてイスラエルから悪を取り除け。
12Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
13すべての民はこれを聞いて恐れ、もはや不遜なふるまいをすることはない。
13Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.
14あなたが、あなたの神、主があなたに与えられる地に入ってそれを所有し、そこに住むようになって、「私の周りのすべての国々のように、私の上に王を立てよう」と言うなら、
14Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi:
15あなたは、あなたの神、主が選ばれる者を必ずあなたの上に王として立てよ。あなたは自分の兄弟たちの中から、あなたの上に王を立てよ。あなたの兄弟でない外国人をあなたの上に立てることはできない。
15tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
16ただし、彼は自分のために馬を増やしてはならず、馬を増やす目的で民をエジプトに帰らせてもならない。主はあなたがたに、「二度とあの道を引き返してはならない」と言われたからである。
16Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru plu returne laŭ tiu vojo.
17彼は自分の心がそれることのないように、自分のために妻を増やしてはならない。彼は自分のために銀や金を過度に増やしてはならない。
17Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.
18彼が王国の王座に着くときは、レビ人の祭司たちの前にある律法から、自分のためにその写しを一巻の書物に書き記す。
18Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj;
19それを手もとに置き、生涯にわたって読め。こうして彼は自分の神、主を恐れることを学び、この律法のすべての言葉と掟を守り行う。
19kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin;
20それは彼の心が兄弟たちの上に高ぶることがないため、また彼がその命令から右にも左にもそれることがないためである。そうして、彼とその子供たちが、イスラエルのただ中で、彼の王国においてその日々を長くするためである。
20por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.