申命記
Chapter 13
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1もしあなたがたの中に預言者や夢見る者が現れ、しるしや不思議をあなたに示し、
1Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon,
2彼があなたに語ったしるしや不思議が実現して、「あなたの知らなかった他の神々に従い、それらに仕えよう」と言うなら、
2kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
3あなたはその預言者や夢見る者の言葉に聞き従ってはならない。あなたの神、主は、あなたがたが心を尽くし、魂を尽くしてあなたの神、主を愛しているかどうかを知るために、あなたがたを試みておられるからである。
3tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4あなたがたの神、主に従って歩み、主を恐れ、主の命令を守り、その御声に聞き従え。主に仕え、主にすがれ。
4La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
5その預言者、または夢見る者は死刑に処せられる。彼は、あなたがたをエジプトの地から導き出し、奴隷の家から贖い出されたあなたがたの神、主に対する反逆を語り、主が歩むよう命じられた道からあなたを迷い出させようとした。こうして、あなたがたの中から悪を取り除け。
5Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6もしあなたの同じ母から生まれた兄弟、息子、娘、あなたの懐にいる妻、あるいは自分自身のような親しい友が、ひそかにあなたをそそのかして、「さあ、ほかの神々に仕えよう」と言うなら(それはあなたも父祖たちも知らなかった神々であり、
6Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
7地の果てから果てに至るまで、あなたの近くにいるか遠くにいるかを問わず、あなたの周りにいる国々の民の神々のうちのどれかである)、
7el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia:
8彼に同意してはならず、彼に聞き従ってはならない。彼をあわれみの目で見てはならず、彼を惜しんではならず、彼をかばってもならない。
8tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin,
9必ず彼を殺せ。彼を死刑にするため、まずあなたが手を下し、その後、民が皆手を下す。
9sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
10彼を石で打ち殺せ。彼は、エジプトの地、奴隷の家からあなたを導き出されたあなたの神、主から、あなたを遠ざけようとしたからである。
10Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
11全イスラエルはこれを聞いて恐れ、二度とこのような悪があなたのただ中で行われることはない。
11Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12もし、あなたの神、主があなたに住むために与えられた町々の一つについて、あなたがこう聞くなら、
12Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras:
13「あなたの中からならず者たちが出て行き、その町の住民を惑わして、『さあ行って、あなたがたの知らなかった他の神々に仕えよう』と言っている」と。
13Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
14よく調べ、探り、念入りに問いただせ。もしそれが真実で、そのような忌まわしいことがあなたがたの中で行われたことが確かなら、
14kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi:
15あなたは必ずその町の住民を剣の刃で打ち、町とそこにあるすべてのもの、そしてその家畜を剣の刃で完全に滅ぼせ。
15tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo.
16ぶんどり物をすべて広場の中央に集め、町とそのぶんどり物をあなたの神、主のために火で焼き尽くせ。その町は永久に廃墟となり、二度と建て直されてはならない。
16Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
17完全に滅ぼされるべきものは、何一つあなたの手についていてはならない。それは、主がその激しい怒りから離れてあなたにあわれみを示し、あなたをあわれみ、あなたの父祖たちに誓われたようにあなたを増やされるためである。
17Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
18それは、あなたがあなたの神、主の御声に聞き従い、わたしが今日あなたに命じる主のすべての命令を守り、あなたの神、主の目に正しいことを行うからである。
18se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.