申命記 25
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1人々の間に争いがあり、裁判に訴え出たなら、裁き人は彼らを裁き、正しい者を正しいとし、悪い者を罪に定める。
1Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
2悪い者がむち打ちに値するなら、裁き人は彼を伏せさせ、その罪に応じ、定められた回数だけ自分の前で打たせる。
2Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo.
3四十回まで彼をむち打ってもよいが、それ以上はいけない。もしこれを超えて多くのむち打ちを加えるなら、あなたの兄弟があなたの目の前で卑しめられることになる。
3Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.
4穀物を踏みならしている牛に口輪をかけてはならない。
4Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.
5兄弟たちが一緒に住んでいて、その一人が息子を残さずに死んだなら、死んだ者の妻は家族以外の男と結婚してはならない。夫の兄弟が彼女を妻としてめとり、夫の兄弟としての務めを果たす。
5Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi.
6彼女が産む最初の男の子は、死んだ兄弟の名を継ぐ。彼の名がイスラエルから消し去られないためである。
6Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
7もしその男が兄弟の妻をめとることを望まないなら、その女は門にいる長老たちのところへ行き、こう言う。「夫の兄弟は、兄弟の名をイスラエルの中に残すことを拒んでいます。私に夫の兄弟としての務めを果たそうとしません。」
7Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi.
8町の長老たちは彼を呼び寄せて話す。それでも彼が立って、「私は彼女をめとりたくない」と言うなら、
8Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin:
9兄弟の妻は長老たちの前で彼に近づき、足から履物を脱がせ、顔につばを吐き、こう宣言する。「兄弟の家を建てない男には、このようにされる。」
9tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
10彼の名はイスラエルにおいて、「靴を脱がされた者の家」と呼ばれる。
10Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de senŝuigito.
11男たちが互いに争っているとき、一方の妻が自分の夫を打つ者の手から救い出そうと近づき、手を伸ばしてその男の陰部をつかんだなら、
11Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
12その女の手を切り落とせ。あわれんではならない。
12tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.
13あなたの袋の中に、大小異なる二種類のおもりを入れておいてはならない。
13Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
14あなたの家の中に、大小異なる二種類の升を入れておいてはならない。
14Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
15完全で正しいおもりと、完全で正しい升を持て。そうすれば、あなたの神、主が与えられる地で長く生きることができる。
15Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
16このようなことを行う者、すなわち不正を行う者は皆、あなたの神、主にとって忌まわしいからである。
16Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.
17あなたがたがエジプトから出て来たとき、道中でアマレクがあなたに行ったことを思い起こしなさい。
17Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;
18彼が道中であなたに出会い、あなたが疲れ果てて弱っているときに、あなたの後ろにいた弱った者たちをすべて後方から打ち倒し、神を恐れなかったことを。
18kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
19それゆえ、あなたの神、主が所有地として受け継がせる地で、周囲のすべての敵から安息を与えられたとき、アマレクの記憶を天の下から消し去れ。忘れてはならない。
19Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.