申命記 29
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1これらは、主がホレブで彼らと結ばれた契約に加えて、モアブの地でイスラエルの子らと結ぶようにモーセに命じられた契約の言葉である。
1Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.
2モーセは全イスラエルを呼び寄せて、彼らに言った。「あなたがたは、主がエジプトの地であなたがたの目の前でファラオに、そのすべての家来たちに、そしてその全土に対して行われたすべてのことを見た。
2Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,
3あなたの目が見たあの大いなる試み、しるし、そしてあの大いなる不思議である。
3tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
4しかし主は、今日に至るまで、知るための心、見るための目、聞くための耳をあなたがたに与えられなかった。
4Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago.
5わたしは四十年間、あなたがたを荒野で導いた。あなたがたの着物はすり切れず、あなたがたの足の靴もすり切れなかった。
5Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo.
6あなたがたはパンを食べず、ぶどう酒や強い酒も飲まなかった。それは、わたしがあなたがたの神、主であることをあなたがたが知るためであった。
6Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
7あなたがたがこの場所に着いたとき、ヘシュボンの王シホンと、バシャンの王オグがわたしたちに立ち向かって戦いに出て来たので、わたしたちは彼らを打ち倒した。
7Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin;
8わたしたちは彼らの地を取り、それをルベン人、ガド人、およびマナセの半部族に所有地として与えた。
8kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.
9それゆえ、この契約の言葉を守り行え。そうすれば、あなたがたのすることはすべて栄える。
9Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.
10あなたがたは今日、皆、あなたがたの神、主の前に立っている。あなたがたの頭、あなたがたの部族、あなたがたの長老たち、あなたがたの役人たち、そしてイスラエルのすべての男たち、
10Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;
11あなたがたの幼子たち、あなたがたの妻たち、そしてあなたがたの宿営のただ中にいる寄留者、すなわち木を伐る者から水を汲む者に至るまでである。
11viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo;
12これはあなたが、あなたの神、主の契約に入り、あなたの神、主が今日あなたと結ばれる主の誓いに入るためである。
12por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,
13こうして主が今日あなたをご自分の民として堅く立て、ご自身があなたの神となるためである。それは主があなたに語られたとおりであり、また主があなたの父祖たち、すなわちアブラハム、イサク、ヤコブに誓われたとおりである。
13por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
14わたしはこの契約とこの誓いをあなたがただけと結ぶのではない。
14Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton,
15今日わたしたちの神、主の前でわたしたちとともにここに立っている者とも、今日わたしたちとともにここにいない者とも結ぶのである。
15sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni.
16(わたしたちがエジプトの地でどのように住んでいたか、またあなたがたが通り抜けてきた国々のただ中をどのようにして来たかを、あなたがたは知っているからである。
16Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;
17そしてあなたがたは、彼らの忌まわしいものと、彼らの間にあった木や石、銀や金の彼らの偶像を見た。)
17kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas.
18あなたがたの中に男、女、家族、部族があって、今日その心がわたしたちの神、主から離れ、それらの国々の神々に仕えようとする者がいないようにするためである。あなたがたの中に苦い毒を生み出す根がないようにするためである。
18Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton;
19そのような者がこの呪いの言葉を聞いたとき、自分の心の中で自らを祝福して、『私が自分の心の頑なさのままに歩んでも、私には平安がある』と言い、潤っているものを乾いているものとともに滅ぼすことがないようにするためである。
19kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.
20主はその人を赦そうとはされず、その時、主の怒りと主のねたみがその人に向かって煙を上げ、この書物に書き記されているすべての呪いが彼の上にとどまり、主は天の下から彼の名を消し去られる。
20La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
21主はイスラエルのすべての部族の中から彼を悪に定め、この律法の書に書き記されている契約のすべての呪いに従わせられる。
21kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.
22やがて来る世代、すなわちあなたがたの後に起こるあなたがたの子供たちや、遠い国から来る外国人が、その地の疫病や、主がその地に下された病気を見る時、彼らは言うであろう。
22Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos —
23また、その全土が硫黄と塩と燃える火であり、種は蒔かれず、産物ももたらさず、そこにはいかなる草も生えていないのを見て、それは主が怒りと憤りをもって滅ぼされたソドムとゴモラ、アデマとツェボイムの滅亡のようであると。
23sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo —
24すべての国々も言うであろう。『なぜ主はこの地にこのようなことをなされたのか。この大いなる激しい怒りは何を意味するのか』と。
24ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
25すると人々は言うであろう。『彼らが自分たちの父祖の神、主が彼らをエジプトの地から導き出された時に彼らと結ばれた契約を見捨てたからである。
25Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
26彼らは行って他の神々に仕え、それらを拝んだ。それは彼らが知らなかった神々であり、主が彼らにお与えにならなかったものである。
26kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
27それゆえ主の怒りがこの地に向かって燃え上がり、この書物に書き記されているすべての呪いをこの地にもたらされたのである。
27pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;
28主は怒り、憤り、そして大いなる激しい怒りをもって、彼らをその地から根こぎにし、今日あるように、彼らを別の地へ投げやられたのだ』と。
28kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
29隠された事はわたしたちの神、主のものであるが、現された事は永遠にわたしたちとわたしたちの子供たちのものであり、それはわたしたちがこの律法のすべての言葉を行うためである。」
29La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.