アモス書 6
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1シオンで安逸に暮らす者たちに災いあれ。 サマリアの山で安心しきっている者たちにも。 諸国の第一とされる国の名高い者たち、 イスラエルの家が頼って行く者たちよ。
1Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
2カルネへ行って見よ。 そこから大ハマトへ行け。 さらにペリシテ人のガトへ下れ。 それらは、あなたがたの王国より優れているか。 その領土は、あなたがたの領土より広いか。
2Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
3災いの日を遠ざけながら、 暴虐の座を引き寄せる者たちに災いあれ。
3Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco;
4彼らは象牙の寝台に横たわり、 長椅子の上で手足を伸ばし、 羊の群れから子羊を、 牛舎の中から子牛を取って食べる。
4kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
5竪琴の弦をかき鳴らし、 ダビデのように自分たちのために楽器を考え出す。
5kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
6鉢からぶどう酒を飲み、 最上の香油を身に塗る。 しかし、ヨセフの破滅を痛まない。
6kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
7それゆえ今、彼らは捕囚となる者たちの先頭に立って行く。 寝そべって騒ぐ宴は終わる。
7ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos.
8「主なる神はご自身にかけて誓われた」 と万軍の神、主は言われる。 「私はヤコブの誇りを忌み嫌い、 その要塞を憎む。 それゆえ、町とその中のすべてのものを引き渡す。
8La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas.
9一軒の家に十人が残っていても、 彼らは死ぬ。」
9Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
10人の親族、すなわち遺体を焼く者が、家から遺体を運び出す。彼が家の奥にいる者に、「まだ誰か一緒にいるか」と尋ね、その者が「いない」と答えると、彼は言う。「黙れ。主の御名を口にしてはならない。」
10Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
11見よ、主が命じられると、 大きな家は粉々に砕かれ、 小さな家も砕け散る。
11Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj.
12馬が岩山を駆けるだろうか。 そこで牛を使って耕すだろうか。 しかし、あなたがたは公正を毒に変え、 義の実を苦味に変えた。
12Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
13あなたがたは何にもならないものを喜び、 「われわれは自分たちの力で角を得たではないか」と言う。
13Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
14「見よ、イスラエルの家よ、 私はあなたがたに立ち向かう一つの国を起こす」 と万軍の神、主は言われる。 「彼らはハマトの入口からアラバの谷川まで、 あなたがたを苦しめる。」
14Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.