歴代誌 第二 8
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ソロモンが主の家と自身の家を建てるのに費やした二十年の終わりに、
1Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
2ソロモンはフラムがソロモンに与えていた町々を建て直し、イスラエルの子らをそこに住まわせた。
2kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,
3ソロモンはハマト・ツォバへ行き、それに打ち勝った。
3Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin.
4彼は荒野にタドモルを建て、ハマトにすべての貯蔵の町々を建てた。
4Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat.
5また彼は上のベテ・ホロンと下のベテ・ホロンを、城壁と門とかんぬきのある防備の町として建てた。
5Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
6またバアラテと、ソロモンが持っていたすべての貯蔵の町々、戦車のためのすべての町々、騎兵のための町々、そしてソロモンがエルサレム、レバノン、およびその支配下の全地において、建てたいと願ったすべてのものを建てた。
6kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
7イスラエル人ではないヒッタイト人、アモリ人、ペリジ人、ヒビ人、エブス人の残りのすべての民、
7Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
8すなわち、イスラエルの子らが滅ぼし尽くさず、この地に生き残っていた者たちの子孫を、ソロモンは強制労働に徴用した。それは今日まで続いている。
8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.
9しかし、ソロモンはイスラエルの子らの中からは、だれをも彼の仕事のための奴隷とはしなかった。彼らは戦士となり、軍の指揮官、戦車隊と騎兵隊の長を務めた。
9Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj.
10ソロモン王の主な役人は二百五十人であり、彼らが民を治めていた。
10La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek.
11ソロモンはファラオの娘をダビデの町から、彼女のために建てた宮殿へ移した。彼が、「わたしの妻はイスラエルの王ダビデの家に住んではならない。主の箱が入った場所は聖なる所だからである」と言ったからである。
11La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.
12その後、ソロモンは玄関の前に建てた主の祭壇の上で、主に全焼のささげ物をささげた。
12Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko,
13それは日々の定めに従って、安息日、新月、そして年に三度の定めの祭り、すなわち種なしパンの祭り、七週の祭り、仮庵の祭り に、モーセの命令に従ってささげ物をすることであった。
13por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj.
14彼はその父ダビデの定めに従って、祭司たちの組をその奉仕のために任命し、レビ人もその職務に就かせ、日々の定めに従って、祭司たちの前で賛美し、仕えるようにした。また、すべての門に門衛をその組に従って配置した。神の人ダビデがそのように命じていたからである。
14Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
15彼らはどのような事柄についても、また宝物についても、祭司とレビ人に対する王の命令からそれることはなかった。
15Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.
16こうして、主の家の礎が据えられた日から完成の日まで、ソロモンのすべての工事は予定どおり進められた。主の家は完成したのである。
16Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
17それからソロモンは、エドムの地の海辺にあるエツヨン・ゲベルとエロテへ行った。
17Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.
18フラムは部下を通して、船と航海に熟練した者たちを彼に送った。彼らはソロモンのしもべたちとともにオフィルへ行き、そこから金四百五十タラント を取り、ソロモン王のもとに持って来た。
18Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.