歴代誌 第二 32
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1これらの忠実な働きの後、アッシリアの王セナケリブが来てユダに侵入した。彼は防備の町々に向かって陣を敷き、それらを自分のものにしようと考えた。
1Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si.
2ヒゼキヤはセナケリブが来たこと、そして彼がエルサレムと戦うつもりであることを見ると、
2Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj intencas militi kontraŭ Jerusalem,
3君たちおよび勇士たちと相談し、町の外にある泉の水を止めることにした。彼らは彼を助けた。
3li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.
4多くの民が集まり、すべての泉と、その地の中央を流れる谷川を止めて言った。「なぜアッシリアの王に来て豊かな水を見つけさせるのか。」
4Kaj kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris: Por kio permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?
5彼は勇気を出して、崩れていた城壁をすべて建て直して塔まで築き上げ、さらに外側にもう一つの城壁を築き、ダビデの町のミロを堅固にし、武器と盾を大量に造った。
5Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj.
6彼は民の上に戦いの長たちを任命し、彼らを町の門の広場に集め、彼らを励まして言った。
6Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:
7「強く、雄々しくありなさい。アッシリアの王と、彼とともにいるすべての大軍を恐れてはならない。おののいてはならない。彼とともにいる者よりも大いなる方が、わたしたちとともにおられるからだ。
7Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li:
8彼とともにあるのは肉の腕であるが、わたしたちとともにあるのは、わたしたちを助け、わたしたちの戦いを戦ってくださるわたしたちの神、主である。」民はユダの王ヒゼキヤの言葉に勇気づけられた。
8kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
9この後、アッシリアの王セナケリブは、ラキシュの前におり、その全軍勢も彼とともにいたが、ユダの王ヒゼキヤと、エルサレムにいる全ユダのもとに、そのしもべたちをエルサレムへ遣わして言った。
9Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro) al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por diri:
10「アッシリアの王セナケリブはこう言う。『包囲されたエルサレムにとどまるあなたがたは、何を頼みとしているのか。
10Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio: Kion vi fidas, loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem?
11ヒゼキヤは、「わたしたちの神、主がアッシリアの王の手からわたしたちを救い出してくださる」と言って、ききんと渇きによってあなたがたを死なせるために、あなたがたをそそのかしているではないか。
11Ĥizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi: La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio.
12その主の高き所と祭壇を取り除き、ユダとエルサレムに命じて、「一つの祭壇の前で礼拝し、その上で香をたかなければならない」と言ったのは、このヒゼキヤではないか。
12Li mem, Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante: Antaŭ unu sola altaro adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu.
13あなたがたは、わたしとわたしの父祖たちが他の国々のすべての民にしてきたことを知らないのか。他の国々の神々は、わたしの手から自分の国を救い出すことが少しでもできたか。
13Ĉu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?
14わたしの父祖たちが完全に滅ぼした国々のすべての神々のうち、だれが自分の民をわたしの手から救い出すことができたというのか。それなのに、あなたがたの神がわたしの手からあなたがたを救い出すことができるのか。
14Kiu el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?
15だから今、ヒゼキヤに欺かれてはならない。このようにそそのかされてはならない。彼を信じてはならない。どんな国の、どんな王国の神も、自分の民をわたしの手やわたしの父祖たちの手から救い出すことはできなかった。ましてや、あなたがたの神がわたしの手からあなたがたを救い出せるはずがない。』」
15Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano.
16彼のしもべたちは、神、主と、そのしもべヒゼキヤに対してさらに言葉を重ねた。
16Kaj ankoraŭ pli liaj servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia servanto Ĥizkija.
17彼はまた、イスラエルの神、主をそしり、主に逆らって次のように語る手紙を書いた。「他の国々の神々が自分の民をわたしの手から救い出さなかったように、ヒゼキヤの神もその民をわたしの手から救い出すことはない。」
17Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele: Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano.
18彼らは、城壁の上にいるエルサレムの民に向かって大声でユダヤの言葉で叫び、彼らを恐れさせ、おじけづかせようとした。それは彼らが町を奪い取るためであった。
18Kaj ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon.
19彼らはエルサレムの神について、人の手で造られた地上の民の神々と同じように語った。
19Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritaĵo de homaj manoj.
20ヒゼキヤ王と、アモツの子である預言者イザヤは、このことのゆえに祈り、天に向かって叫び求めた。
20Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo.
21主は御使いを遣わし、アッシリアの王の宿営にいたすべての力ある勇士たち、指導者たち、および長たちを断ち切られた。こうして彼は恥を受けて自分の国へ帰った。彼が自分の神の家に入ったとき、彼自身の体から出た者たち が、そこで彼を剣で打ち倒した。
21Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
22このようにして、主はヒゼキヤとエルサレムの住民を、アッシリアの王セナケリブの手とあらゆる敵の手から救い出し、四方で彼らを守られた。
22Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe.
23多くの者が主への贈り物をエルサレムに持って来、またユダの王ヒゼキヤに貴重な品々を持って来た。この後、彼はすべての国々の目にあがめられた。
23Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.
24そのころ、ヒゼキヤは死ぬほどの病になった。彼が主に祈ると、主は彼に語りかけ、しるしを与えられた。
24En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.
25しかしヒゼキヤは、彼に与えられた恵みに応えなかった。彼の心が高ぶっていたからである。それゆえ、彼と、ユダおよびエルサレムの上に御怒りが下った。
25Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem.
26しかしヒゼキヤは心の高ぶりを悔いてへりくだり、エルサレムの住民もともにへりくだったので、ヒゼキヤの時代に主の御怒りが彼らに臨むことはなかった。
26Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija.
27ヒゼキヤは非常に豊かな富と誉れを持っていた。彼は銀、金、宝石、香料、盾、およびあらゆる種類の高価な器のために宝物倉を造った。
27Ĥizkija havis tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj, kaj ĉiaj valoraj objektoj,
28また、穀物、新しいぶどう酒、油の収穫のための倉を造り、あらゆる種類の家畜のための厩、および羊の群れのための囲いを造った。
28ankaŭ provizejojn por la produktaĵoj: greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj.
29さらに彼は自分のために町々を建て、羊や牛の群れを豊富に持っていた。神が彼に非常に豊かな財産を与えられたからである。
29Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li tre grandan havaĵon.
30ギホンの上の水源をせき止め、ダビデの町の西側にまっすぐ流れを下らせたのも、このヒゼキヤである。ヒゼキヤはそのすべてのわざにおいて栄えた。
30Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro.
31ただし、その地で起こった不思議について尋ねるため、バビロンの君たちから使節が来たとき、神は彼を試し、その心にあるものをすべて明らかにするために、彼を離れられた。
31Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro.
32ヒゼキヤのその他の事績とその良い行いは、見よ、アモツの子である預言者イザヤの幻の中、すなわちユダとイスラエルの王たちの書に記されている。
32La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
33ヒゼキヤはその父祖たちとともに眠り、人々は彼をダビデの子らの墓へ上る所に葬った。全ユダとエルサレムの住民は彼の死に際して彼に誉れを与えた。その子マナセが代わって王となった。
33Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.