歴代誌 第二
Chapter 31
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1このすべてのことが終わると、そこにいた全イスラエルはユダの町々へ出て行き、石の柱を打ち砕き、アシェラ像を切り倒し、ユダとベニヤミンの全土、またエフライムとマナセに至るまで、高き所と祭壇を完全に打ち壊した。その後、イスラエルのすべての子らは、それぞれ自分の所有地、自分たちの町々に帰って行った。
1Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.
2ヒゼキヤは、祭司たちとレビ人を組ごとに分け、それぞれの奉仕を割り当てた。それは全焼のささげ物と和解のいけにえのためであり、主の宿営の門々で仕え、感謝をささげ、賛美するためであった。
2Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
3彼はまた、主の律法に記されているとおりに、全焼のささげ物、すなわち朝と夕の全焼のささげ物、および安息日、新月、定めの祭りのための全焼のささげ物として、王の財産から王の取り分を定めた。
3Kaj la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj: por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.
4さらに彼は、エルサレムに住む民に、祭司たちとレビ人が主の律法に専念できるように、彼らの取り分を与えるように命じた。
4Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.
5この命令が伝わると、イスラエルの子らは穀物、新しいぶどう酒、油、蜂蜜、および畑のすべての収穫の初物を豊かにささげ、またすべての物の十分の一を豊かに持って来た。
5Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis.
6ユダの町々に住んでいたイスラエルの子らとユダの人々もまた、牛や羊の十分の一、および彼らの神、主に聖別されたささげ物の十分の一を持って来て、それを幾つもの山に積み上げた。
6Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.
7第三の月に彼らは積み上げ始め、第七の月にそれを終えた。
7En la tria monato oni komencis la aranĝadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.
8ヒゼキヤと君たちが来てそれらの山を見ると、彼らは主をほめたたえ、その民イスラエルを祝福した。
8Kiam Ĥizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.
9そしてヒゼキヤが祭司たちとレビ人にそれらの山について尋ねると、
9Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.
10ツァドクの家の大祭司アザルヤは彼に答えた。「民がささげ物を主の家に持って来始めてから、わたしたちは食べて満足し、大量の残りができました。主がその民を祝福されたからです。残ったものがこの大きな蓄えです。」
10Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego.
11そこでヒゼキヤは主の家に部屋を用意するように命じ、彼らはそれを準備した。
11Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
12彼らはささげ物、十分の一、および聖別された物を忠実に運び入れた。レビ人コナンヤが彼らの上の監督者であり、その兄弟シムイが二番目であった。
12Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post li.
13エヒエル、アザズヤ、ナハテ、アサエル、エリモテ、ヨザバド、エリエル、イスマクヤ、マハテ、ベナヤは、ヒゼキヤ王および神の家の支配者アザルヤの任命により、コナンヤとその兄弟シムイの手の下にある監督者であった。
13Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.
14東の門の門衛であったレビ人イムナの子コレは、神への自発のささげ物を管理し、主へのささげ物と最も聖なるものを分配した。
14Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj.
15彼の下にはエデン、ミニヤミン、エシュア、シェマヤ、アマルヤ、シェカニヤがおり、祭司たちの町々で忠実に務め、組ごとに、身分の高い者にも低い者にも等しく分配した。
15Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj
16これは、三歳以上の男子として系図に記された者のほかに、その組に従って日々の務めが求めるままに、彼らの職務における奉仕のために主の家に入るすべての者に対するものであった。
16(krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj),
17祭司たちについては彼らの父祖の家ごとに系図に記された者たち、またレビ人については二十歳以上の者が、その組による彼らの職務において系図に記された。
17al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj,
18これはまた、全会衆を通して、彼らの幼い子供たち、妻たち、息子たち、娘たちとして系図に記されたすべての者に対するものであった。彼らは信頼される職務において自らをきよめて聖別していたからである。
18al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj.
19また、彼らの町々の牧草地の野にいたアロンの子らである祭司たちについても、それぞれの町に名前を指定された者たちがいて、祭司たちのうちのすべての男子、およびレビ人のうちの系図に記されたすべての者に割り当てを与えた。
19Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj.
20ヒゼキヤは全ユダにわたってこのように行い、彼の神、主の御前で、良いこと、正しいこと、そして忠実なことを行った。
20Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio.
21彼は神の家の奉仕にも、律法と命令を守ることにも、神を求めることにも、心を尽くして取り組み、栄えた。
21Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.