I Croniche 24
Diodati Bibbia 1885Translation
Diodati Bibbia 1885
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1OR quant'è a' figliuoli d'Aaronne, i loro spartimenti furono questi : I figliuoli d'Aaronne furono Nadab, ed Abihu, Eleazaro, ed Itamar.
1La ordo de la Aaronidoj: la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2Ed essendo Nadab ed Abihu morti senza figliuoli davanti al padre loro, Eleazaro ed Itamar esercitaroro il sacerdozio.
2Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar fariĝis pastroj.
3Or Davide li distribuì secondo gli ordini loro nel lor ministerio, essendo Sadoc de' figliuoli di Eleazaro, ed Ahimelec de' figliuoli d'Itamar.
3La ordon aranĝis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Aĥimeleĥ el la idoj de Itamar, laŭ iliaj oficoj ĉe ilia servado.
4Ed i figliuoli di Eleazaro si trovarono in più gran numero di capi d'uomini, che i figliuoli di Itamar, quando gli spartimenti furono fatti. De' figliuoli di Eleazaro vi erano sedici capi di famiglie paterne, e de' figliuoli d'Itamar otto.
4Montriĝis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin: por la idoj de Eleazar estis dek ses ĉefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
5E gli spartimenti furono fatti a sorte, gli uni per mezzo gli altri; perciocchè anche i capi del santuario, e della Casa di Dio, erano de' figliuoli di Eleazaro, e de' figliuoli d'Itamar.
5Oni dividis ilin per lotado, ambaŭ partojn paralele, ĉar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.
6E Semaia, figliuolo di Natanael, Scriba, della tribù di Levi, li descrisse davanti al re, e davanti a' capi del popolo , ed al sacerdote Sadoc, e ad Ahimelec, figliuolo di Ebiatar, ed a' capi delle famiglie paterne de' sacerdoti, e de' Leviti; una casa paterna si prendeva de' discendenti di Eleazaro, ed un' altra congiuntamente di que 'd'Itamar.
6Kaj enskribis ilin Ŝemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaŭ la reĝo kaj la estroj, antaŭ la pastro Cadok, antaŭ Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, kaj antaŭ la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.
7La prima sorte adunque scadde a Ioiarib, la seconda a Iedaia,
7La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
8la terza ad Harim, la quarta a Seorim,
8la tria por Ĥarim, la kvara por Seorim,
9la quinta a Malchia,
9la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
10la sesta a Miamin, la settima a Cos, l'ottava ad Abia,
10la sepa por Hakoc, la oka por Abija,
11la nona a Iesua, la decima a Secania,
11la naŭa por Jeŝua, la deka por Ŝeĥanja,
12l'undecima ad Eliasib, la duodecima a Iachim,
12la dek-unua por Eljaŝib, la dek-dua por Jakim,
13la tredicesima ad Huppa, la quartadecima a Iesebeab,
13la dek-tria por Ĥupa, la dek-kvara por Jeŝebab,
14la quintadecima a Bilga, la sestadecima ad Immer,
14la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
15la diciassettesima ad Hezir, la diciottesima a Pisses,
15la dek-sepa por Ĥezir, la dek-oka por Hapicec,
16la diciannovesima a Petahia, la ventesima ad Ezechiele,
16la dek-naŭa por Petaĥja, la dudeka por Jeĥezkel,
17la ventunesima a Iachin, la ventiduesima a Gamul,
17la dudek-unua por Jaĥin, la dudek-dua por Gamul,
18la ventesimaterza a Delaia, la ventiquattresima a Maazia.
18la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.
19Questi furono i loro ordini nel lor ministerio, secondo i quali aveano da venir nella Casa del Signore, secondo che era loro ordinato, sotto la condotta di Aaronne, lor padre; come il Signore Iddio d'Israele gli avea comandato.
19Tio estis ilia ordo ĉe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laŭ la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.
20E QUANT'è al rimanente de' figliuoli di Levi, de' figliuoli di Amram, vi fu Subael; e de' figliuoli di Subael, Iedeia.
20La ordo por la ceteraj idoj de Levi: el la idoj de Amram: Ŝubael; el la idoj de Ŝubael: Jeĥdeja;
21Quant'è a' figliuoli di Rehabia, Isia fu il capo.
21ĉe Reĥabja: el la idoj de Reĥabja la unua estis Jiŝija;
22Degl'Ishariti, Selomot; de' figliuoli di Selomot, Iahat.
22ĉe la Jicharidoj: Ŝelomot; el la filoj de Ŝelomot: Jaĥat;
23De' figliuoli di Hebron, Ieria era il primo , Amaria il secondo, Iahaziel il terzo, Iecamam il quarto.
23la filoj de Ĥebron: Jerija, Amarja estis la dua, Jaĥaziel la tria, Jekameam la kvara;
24De' figliuoli di Uzziel fu capo Mica; de' figliuoli di Mica, Samir.
24el la filoj de Uziel: Miĥa; el la filoj de Miĥa: Ŝamir;
25Il fratello di Mica fu Isia; de' figliuoli d'Isia, Zaccaria fu il capo .
25la frato de Miĥa estis Jiŝija; el la filoj de Jiŝija: Zeĥarja;
26I figliuoli di Merari furono Mehali, e Musi; e de' figliuoli di Iaazia, Beno fu il capo .
26el la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi; el la filoj de Jaazija: Beno;
27I figliuoli di Merari, per Iaazia, furono Beno, e Soham, e Zaccur, ed Ibri.
27el la idoj de Merari: ĉe Jaazija: Beno, Ŝoham, Zakur, kaj Ibri;
28Di Mahali il capo fu Eleazaro, il quale non ebbe figliuoli.
28ĉe Maĥli: Eleazar; li ne havis filojn;
29Quant'è a Chis, il capo de 'suoi figliuoli fu Ierameel.
29ĉe Kiŝ: el la filoj de Kiŝ: Jeraĥmeel;
30E de' figliuoli di Musi furono i capi Mahali, ed Eder, e Ierimot. Questi furono i figliuoli de' Leviti, secondo le lor case paterne.
30la filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laŭ iliaj patrodomoj.
31E tirarono anch'essi le sorti, al pari de' figliuoli d'Aaronne, lor fratelli, in presenza del re Davide, e di Sadoc, e d'Ahimelec, e de' capi delle famiglie paterne de' sacerdoti, e de' Leviti; le principali delle case paterne essendo pareggiate ad altre più piccole de' lor fratelli.
31Ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaŭ la reĝo David, Cadok, Aĥimeleĥ, kaj la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj: ĉefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.