Josuo 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:
1全国民がヨルダン川を完全に渡り終えたとき、主はヨシュアに告げられた。
2Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el ĉiu tribo,
2「民の中から、各部族から一人ずつ、十二人の男たちを取り、
3kaj ordonu al ili, dirante: Prenu al vi de ĉi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du ŝtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos ĉi tiun nokton.
3彼らに命じて言いなさい。『ヨルダン川の真ん中から、すなわち祭司たちの足がしっかりと立った場所から、十二個の石を取りなさい。それらをあなたがたと一緒に運び、今夜あなたがたが宿営する宿営地に置きなさい。』」
4Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el ĉiu tribo;
4そこでヨシュアは、イスラエルの人々の中から用意していた十二人の男たちを、各部族から一人ずつ呼び寄せた。
5kaj Josuo diris al ili: Iru antaŭ la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian ŝultron ĉiu po unu ŝtono, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj;
5ヨシュアは彼らに言った。「あなたがたの神、主の箱の前に進み出てヨルダン川の真ん中に行き、イスラエルの人々の部族の数に従って、それぞれ石を一つずつ肩に担ぎ上げなさい。
6por ke ĉi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaŭ demandos vin, dirante: Pro kio estas ĉe vi ĉi tiuj ŝtonoj?
6それはあなたがたの間でしるしとなる。後の日に子らが『これらの石は何を意味するのですか』と尋ねるなら、
7tiam vi diros al ili: Pro tio, ke disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj eterne.
7こう答えなさい。『主の契約の箱の前で、ヨルダン川の水が断たれた。箱がヨルダン川を渡ったとき、水が断たれたのである。』これらの石は、イスラエルの人々にとって永遠の記念となる。」
8Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du ŝtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kuŝigis ilin tie.
8イスラエルの人々はヨシュアが命じたとおりに行った。主がヨシュアに語られたように、イスラエルの人々の部族の数に従って、ヨルダン川の真ん中から十二個の石を取り上げた。彼らはそれを自分たちと一緒に宿営地に運び、そこに置いた。
9Kaj dek du ŝtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie ĝis hodiaŭ.
9ヨシュアはヨルダン川の真ん中、すなわち契約の箱を担いだ祭司たちの足が立った場所に十二個の石を立てた。それらは今日に至るまでそこにある。
10Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
10モーセがヨシュアに命じたすべてのことに従って、主が民に告げるようにヨシュアに命じられたすべてのことが終わるまで、箱を担ぐ祭司たちはヨルダン川の真ん中に立っていた。そして民は急いで渡った。
11Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaŭ la popolo.
11すべての民が完全に渡り終えたとき、主の箱は祭司たちとともに民の目の前で渡った。
12Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaŭ la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
12モーセが彼らに語ったように、ルベン人、ガド人、マナセの半部族は武装してイスラエルの人々の先頭に立って渡った。
13Ĉirkaŭ kvardek mil armitaj militistoj transiris antaŭ la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jeriĥo.
13戦いの備えをした約四万人が、主の御前を通り、戦うためにエリコの平野へ渡って行った。
14En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
14その日、主は全イスラエルの目の前でヨシュアを大いなる者とされた。彼らはモーセの生涯のすべての日の間彼を恐れたように、ヨシュアを恐れた。
15Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:
15主はヨシュアに告げられた。
16Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.
16「契約の箱を担ぐ祭司たちに、ヨルダン川から上がって来るように命じなさい。」
17Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan.
17そこでヨシュアは祭司たちに命じて言った。「ヨルダン川から上がって来なさい。」
18Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj.
18主の契約の箱を担ぐ祭司たちがヨルダン川の中から上がり、その足の裏が乾いた地面に触れたとき、ヨルダン川の水は元の場所へ戻り、以前のように両岸にあふれた。
19Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.
19民は第一の月の十日にヨルダン川から上がり、エリコの東の境界にあるギルガルに宿営した。
20Kaj la dek du ŝtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.
20ヨシュアは、彼らがヨルダン川から取ったそれら十二個の石をギルガルに立てた。
21Kaj li diris al la Izraelidoj jene: Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante: Kion signifas ĉi tiuj ŝtonoj?
21ヨシュアはイスラエルの人々に言った。「後の日に、子らが父親に『これらの石は何を意味するのですか』と尋ねるなら、
22tiam diru al viaj filoj jene: Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon;
22あなたがたは子らに知らせて言いなさい。『イスラエルは乾いた地面を歩いてこのヨルダン川を渡った。
23ĉar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis antaŭ ni, ĝis ni transiris;
23あなたがたの神、主が、わたしたちが渡り終えるまで紅海をわたしたちの前で枯らされたように、あなたがたの神、主は、あなたがたが渡り終えるまでヨルダン川の水をあなたがたの前で枯らされたからである。
24por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.
24それは、地上のすべての民が主の御手の力強さを知り、あなたがたがいつまでも、あなたがたの神、主を恐れるためである。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.