Jeĥezkel 37
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj.
1主の手が私の上にあり、主の霊によって私を連れ出し、谷のただ中に降ろされた。そこは骨で満ちていた。
2Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj.
2主は私をそれらの骨の周りに歩き回らせた。見よ、谷の平地には非常に多くの骨があり、見よ、それらはすっかり乾いていた。
3Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
3主は私に言われた。「人の子よ、これらの骨は生き返ることができるか。」 私は答えた。「主なる神よ、あなたがご存じです。」
4Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
4すると、主は私に言われた。「これらの骨に向かって預言し、言え。『乾いた骨よ、主の言葉を聞け。
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos;
5主なる神はこれらの骨にこう言われる。「見よ、わたしはあなたがたの中に息を入れる。あなたがたは生きる。
6kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
6わたしはあなたがたに筋を付け、肉を生じさせ、皮膚で覆い、あなたがたの中に息を入れる。あなたがたは生きる。そのとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。」』」
7Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto.
7そこで私は、命じられたとおりに預言した。私が預言していると、音がした。見よ、地響きが起こり、骨と骨が互いにつながった。
8Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
8私が見ると、見よ、それらに筋が付き、肉が生じ、その上を皮膚が覆った。しかし、その中には息がなかった。
9Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.
9そのとき、主は私に言われた。「風に預言せよ。人の子よ、預言して風に言え。『主なる神はこう言われる。「息よ、四方の風から来い。この殺された者たちに吹きつけ、彼らを生かせ。」』」
10Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.
10そこで私は、命じられたとおりに預言した。すると、息が彼らの中に入り、彼らは生きて、自分の足で立った。非常に大きな軍勢であった。
11Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
11そのとき、主は私に言われた。「人の子よ、これらの骨はイスラエルの全家である。見よ、彼らは言っている。『われわれの骨は乾き、望みは失われた。われわれは完全に断ち切られた。』
12Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.
12それゆえ、預言して彼らに言え。『主なる神はこう言われる。「見よ、わたしの民よ、わたしはあなたがたの墓を開き、墓からあなたがたを上らせ、イスラエルの地へ連れて行く。
13Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.
13わたしの民よ、わたしがあなたがたの墓を開き、墓からあなたがたを上らせるとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。
14Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.
14わたしはあなたがたのうちにわたしの霊を置く。あなたがたは生きる。わたしはあなたがたを自分たちの地に置く。そのとき、あなたがたは、主であるわたしが語り、それを行ったことを知る」と主は言われる。』」
15Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
15再び、主の言葉が私に臨んだ。
16Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li.
16「人の子よ、一本の木を取り、その上に、『ユダと、その仲間であるイスラエルの子らのために』と書け。次にもう一本の木を取り、その上に、『ヨセフ、すなわちエフライムの木と、その仲間であるイスラエルの全家のために』と書け。
17Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano.
17それらを互いにつなぎ合わせて、一本の木とせよ。それらがあなたの手の中で一つになるようにせよ。
18Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi?
18あなたの民の子らがあなたに、『これらが何を意味するのか、われわれに教えてくれないか』と言うとき、
19tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.
19彼らに言え。『主なる神はこう言われる。「見よ、わたしはエフライムの手にあるヨセフの木と、その仲間であるイスラエルの諸部族を取り、ユダの木と合わせて一本の木とする。それらはわたしの手の中で一つになる。
20Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
20あなたが文字を書いた木は、彼らの目の前であなたの手にある。」』
21Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
21彼らに言え。『主なる神はこう言われる。「見よ、わたしはイスラエルの子らを、彼らが行った諸国の中から取り出し、四方から集め、自分たちの地へ連れて行く。
22Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.
22わたしはその地、イスラエルの山々で、彼らを一つの国民とする。一人の王が彼らすべての王となる。彼らは二度と二つの国民とはならず、二度と二つの王国に分かれることもない。
23Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
23彼らは二度と、偶像、忌まわしいもの、どのような背きによっても自分を汚さない。わたしは、彼らが罪を犯したすべての住まいから彼らを救い出し、清める。彼らはわたしの民となり、わたしは彼らの神となる。
24Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.
24わたしのしもべダビデが彼らの王となる。彼らすべてに一人の羊飼いがいる。彼らはわたしの定めに従って歩み、わたしの掟を守り、それを行う。
25Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.
25彼らは、わたしがしもべヤコブに与えた地、あなたがたの先祖が住んでいた地に住む。彼らとその子どもたち、その子どもたちの子どもも、そこに永遠に住む。わたしのしもべダビデが永遠に彼らの君主となる。
26Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
26わたしは彼らと平和の契約を結ぶ。それは彼らとの永遠の契約となる。わたしは彼らをそこに置いて増やし、わたしの聖所を永遠に彼らの中に置く。
27Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
27わたしの幕屋も彼らと共にある。わたしは彼らの神となり、彼らはわたしの民となる。
28Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.
28わたしの聖所が永遠に彼らの中にあるとき、諸国は、主であるわたしがイスラエルを聖別する者であることを知る。」』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.