Jeĥezkel
Chapter 34
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Jeĥezkel 34

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1主の言葉が私に臨んだ。
2Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?
2「人の子よ、イスラエルの羊飼いたちに対して預言せよ。預言して、その羊飼いたちに言え。『主なる神はこう言われる。「自分自身を養うイスラエルの羊飼いたちに災いあれ。羊飼いは羊を養うべきではないか。
3La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas.
3あなたがたは脂肪を食べ、羊毛を身にまとい、肥えたものを殺す。しかし、羊を養わない。
4La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.
4弱ったものを強めず、病んだものを癒やさず、傷ついたものを包まず、追いやられたものを連れ戻さず、失われたものを捜さなかった。かえって、力と厳しさをもって彼らを支配した。
5Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris.
5羊飼いがいなかったので、羊は散らされた。彼らは野のすべての動物の餌となり、散らされた。
6Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.
6わたしの羊は、すべての山と、すべての高い丘をさまよった。わたしの羊は全地の表に散らされたが、捜す者も、探し求める者もいなかった。」
7Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:
7それゆえ、羊飼いたちよ、主の言葉を聞け。
8Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis —
8「わたしは生きている」と主なる神は言われる。「羊飼いがいなかったために、わたしの羊は獲物となり、野のすべての動物の餌となった。わたしの羊飼いたちは、わたしの羊を捜さず、自分自身を養い、わたしの羊を養わなかった。」
9pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:
9それゆえ、羊飼いたちよ、主の言葉を聞け。
10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.
10主なる神はこう言われる。「見よ、わたしは羊飼いたちに立ち向かう。わたしは彼らの手にわたしの羊の責任を問い、彼らに羊を養うことをやめさせる。羊飼いたちは、もはや自分自身を養うことはない。わたしは羊を彼らの口から救い出し、彼らの餌とならないようにする。」
11Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.
11主なる神はこう言われる。「見よ、わたし自身が、わたしの羊を捜し、探し求める。
12Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.
12羊飼いが、散らされた羊の中にいる日に自分の群れを捜し出すように、わたしも自分の羊を捜し出す。雲と深い闇の日に散らされたすべての場所から、彼らを救い出す。
13Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.
13わたしは彼らを諸民族の中から連れ出し、国々から集め、自分たちの地へ導き入れる。イスラエルの山々、水路のそば、この地の人の住むすべての所で彼らを養う。
14Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael.
14良い牧草地で彼らを養い、イスラエルの高い山々に彼らの囲いを置く。彼らはそこで良い囲いの中に伏し、イスラエルの山々の豊かな牧草地で養われる。
15Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15わたし自身が、わたしの羊の羊飼いとなり、彼らを伏させる」と主なる神は言われる。
16La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco.
16「わたしは失われたものを捜し、追いやられたものを連れ戻し、傷ついたものを包み、病んだものを強める。しかし、肥えたものと強いものを滅ぼす。わたしは公正をもって彼らを養う。」
17Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj.
17わたしの群れよ、あなたがたについて主なる神はこう言われる。「見よ、わたしは羊と羊の間、雄羊と雄やぎの間を裁く。
18Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj!
18良い牧草地で草を食べたうえに、残った牧草を足で踏みつけるのは、あなたがたにとって小さなことなのか。澄んだ水を飲んだうえに、残った水を足で濁らせなければならないのか。
19Kaj Miaj ŝafoj devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.
19わたしの羊は、あなたがたが足で踏みつけたものを食べ、あなたがたが足で濁らせたものを飲んでいる。」
20Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa.
20それゆえ、主なる神は彼らにこう言われる。「見よ、わたし自身が、肥えた羊と痩せた羊との間を裁く。
21Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren,
21あなたがたは脇腹と肩で押し、角で弱ったものを突いて、ついには彼らを外へ散らした。
22Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.
22それゆえ、わたしは自分の群れを救う。彼らはもはや獲物とはならない。わたしは羊と羊との間を裁く。
23Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto.
23わたしは彼らの上に一人の羊飼い、わたしのしもべダビデを立てる。彼は彼らを養う。彼が彼らを養い、彼らの羊飼いとなる。
24Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.
24主であるわたしが彼らの神となり、わたしのしもべダビデが彼らの中で君主となる。主であるわたしが語った。
25Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.
25わたしは彼らと平和の契約を結び、凶暴な獣をこの地から絶やす。彼らは荒野に安心して住み、森の中で眠る。
26Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos pluvoj de beno.
26わたしは彼らと、わたしの丘の周囲の地を祝福とする。季節に応じて雨を降らせる。それは祝福の雨となる。
27Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.
27野の木は実を結び、地は産物を生じる。彼らは自分たちの地に安心して住む。わたしが彼らのくびきの横木を折り、彼らを奴隷にした者たちの手から救い出すとき、彼らは、わたしが主であることを知る。
28Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin.
28彼らはもはや諸国の獲物とならず、地の動物に食い尽くされることもない。彼らは安心して住み、だれも彼らを恐れさせない。
29Kaj Mi aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.
29わたしは彼らのために名高い植え場を設ける。彼らはもはやこの地で飢饉に食い尽くされず、諸国からの辱めを受けることもない。
30Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
30彼らは、主であるわたし、彼らの神が彼らと共におり、彼ら、イスラエルの家がわたしの民であることを知る」と主なる神は言われる。
31Kaj vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
31「あなたがたはわたしの羊、わたしの牧草地の羊である。あなたがたは人であり、わたしはあなたがたの神である」と主なる神は言われる。』」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.