Jeĥezkel 42
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde.
1それから彼は私を北の方へ、外庭に連れ出した。そして、別区画に面し、北側の建物にも面している部屋へ連れて行った。
2Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj.
2北側の入口に面した部分は長さ百キュビト、 幅五十キュビトであった。
3Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe.
3内庭に属する二十キュビトの空間と、外庭に属する石畳に面して、三階には回廊と回廊が向かい合っていた。
4Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden.
4部屋の前には、内側に向かって幅十キュビトの通路があり、そこへ通じる道は幅一キュビトであった。部屋の戸口は北を向いていた。
5La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo.
5上の部屋は狭かった。建物の回廊が、下の階や中の階よりも上の階の場所を多く占めていたからである。
6Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.
6部屋は三階建てであったが、庭の柱のような柱がなかった。そのため、上の階は地面から見て、下の階や中の階よりも奥に引っ込んでいた。
7Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj.
7部屋の外側、外庭に面して部屋の前にある壁は、長さ五十キュビトであった。
8Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj.
8外庭にある部屋の長さは五十キュビトであった。見よ、宮に面する部屋の長さは百キュビトであった。
9Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.
9これらの部屋の下には、外庭から部屋に入るための東側の入口があった。
10Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj.
10庭の壁の厚みの中、東側の別区画と建物に面する所にも部屋があった。
11Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj.
11その前の通路は、北側の部屋の通路と同じ外観であった。部屋の長さと幅は同じで、すべての出口、造り、戸口も同じであった。
12Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro.
12南側の部屋の戸口と同じように、通路の先にも戸口があった。その通路は東側の壁の正面にあり、そこから部屋に入るようになっていた。
13Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta.
13彼は私に言った。「別区画に面する北側の部屋と南側の部屋は聖なる部屋である。主に近づく祭司たちは、そこで最も聖なるものを食べる。そこに、最も聖なるもの、すなわち穀物のささげ物、罪のきよめのささげ物、罪過のささげ物を置く。この場所は聖なるものだからである。
14Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.
14祭司たちは聖所に入った後、務めのために着た衣服をそこで脱いで置くまでは、聖所から外庭へ出てはならない。それらの衣服は聖なるものだからである。それから別の衣服を着て、民のための場所に近づかなければならない。」
15Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj.
15彼は内側の宮を測り終えると、東を向く門から私を連れ出し、その周囲全体を測った。
16Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.
16測り竿で東側を測ると、五百竿であった。
17Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.
17測り竿で北側を測ると、五百竿であった。
18La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn.
18測り竿で南側を測ると、五百竿であった。
19Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris kvincent mezurajn stangojn.
19彼は西側に回り、測り竿で五百竿を測った。
20De kvar flankoj li mezuris; la muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.
20彼は四方を測った。その周囲には壁があり、長さ五百キュビト、幅五百キュビトで、聖なるものと俗なるものとを分けていた。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.