Eliro 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
1神は、これらすべての言葉を告げられた。
2Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
2「わたしはあなたの神、主である。あなたをエジプトの地、奴隷の家から導き出した。
3Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
3わたしのほかに、ほかの神々があってはならない。
4Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
4あなたは自分のために刻んだ像を造ってはならない。上は天にあるもの、下は地にあるもの、あるいは地の下の水の中にあるものの、いかなる形も造ってはならない。
5ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
5あなたはそれらを拝んではならず、それらに仕えてはならない。あなたの神である主、わたしはねたむ神であるからだ。わたしを憎む者には、父の咎を子に報い、三代、四代にまで及ぼす。
6kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
6しかし、わたしを愛し、わたしの戒めを守る者には、千代にわたって慈しみを示す。
7Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
7あなたの神、主の名をみだりに用いてはならない。主は、ご自分の名をみだりに用いる者を罪なしとはされない。
8Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
8安息日を覚え、これを聖なる日としなさい。
9Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
9六日間働き、すべての仕事をしなさい。
10sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
10しかし七日目は、あなたの神、主への安息である。あなたも、息子も娘も、男奴隷も女奴隷も、家畜も、あなたの門の中にいる寄留者も、いかなる仕事もしてはならない。
11ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
11主は六日間で天と地と海、またその中のすべてを造り、七日目に休まれた。それゆえ主は安息日を祝福し、これを聖なるものとされた。
12Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
12父と母を敬いなさい。あなたの神、主が与えられる地で、あなたの日々が長く続くためである。
13Ne mortigu.
13殺人を犯してはならない。
14Ne adultu.
14姦淫してはならない。
15Ne ŝtelu.
15盗んではならない。
16Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
16あなたの隣人に対して偽証してはならない。
17Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
17あなたの隣人の家をむさぼってはならない。あなたの隣人の妻、彼の男奴隷、女奴隷、彼の牛、彼のろば、あるいはあなたの隣人のいかなるものもむさぼってはならない。」
18Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime.
18民はみな、雷鳴、稲妻、角笛の音、煙る山を目の当たりにした。彼らは震え、遠く離れて立った。
19Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
19彼らはモーセに言った。「あなたが私たちに語ってください。私たちは聞き従います。神が直接私たちに語られないようにしてください。死んでしまうといけません。」
20Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.
20モーセは民に言った。「恐れてはならない。神が来られたのは、あなたがたを試し、神への恐れをあなたがたの前に置いて、罪を犯さないようにするためである。」
21Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
21民は遠く離れて立ち、モーセは神がおられる濃い暗闇に近づいて行った。
22Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo.
22主はモーセに言われた。「あなたはイスラエルの子らにこう言いなさい。『あなたがたは、わたしが天からあなたがたと語ったことを自ら見た。
23Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
23わたしと並べて、銀の神々も金の神々も造ってはならない。
24Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
24わたしのために土の祭壇を造り、その上で全焼のいけにえと和解のいけにえ、羊と牛を献げなさい。わたしがわたしの名を覚えさせるすべての場所で、わたしはあなたのもとへ来て、あなたを祝福する。
25Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos.
25石の祭壇を造るなら、切り石で築いてはならない。道具を当てれば、それを汚すことになる。
26Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
26わたしの祭壇に階段で上ってはならない。あなたの裸がその上にあらわになることのないためである。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.