Eliro 38
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto.
1彼はアカシアの木で全焼のいけにえの祭壇を造った。それは四角形であった。長さは五キュビト、幅は五キュビト、高さは三キュビトであった。
2Kaj li faris ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis ĝin per kupro.
2その四隅に角を造った。その角は祭壇と一体であり、それに青銅をかぶせた。
3Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro.
3彼は祭壇の器具、すなわち壺、灰取りシャベル、鉢、肉刺し、火皿を、すべて青銅で造った。
4Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre, ĝis la mezo.
4祭壇のために青銅の網目細工の格子を造り、祭壇の出っ張りの下、すなわち下部に取り付け、格子が祭壇の半分の高さに届くようにした。
5Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
5青銅の格子の四隅に、担ぎ棒を通すための環を四つ鋳造した。
6Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
6アカシアの木で担ぎ棒を造り、青銅をかぶせた。
7Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el tabuloj.
7祭壇を担ぐため、その両側の環に担ぎ棒を通した。祭壇は板で中空に造った。
8Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8彼は青銅の洗盤とその青銅の台を、会見の天幕の入り口で奉仕する女たちの鏡で造った。
9Kaj li faris la korton: sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,
9彼は庭を造った。南側に向かう片側のために、撚り糸で織った亜麻布の庭の幕を百キュビト設けた。
10kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
10その二十本の柱と二十の台座は青銅であり、柱の掛け釘と帯飾りは銀であった。
11Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
11北側には百キュビトの幕を設けた。その二十本の柱と二十の台座は青銅であり、柱の掛け釘と帯飾りは銀であった。
12Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
12西側には五十キュビトの幕を設けた。その柱は十本、台座は十であり、柱の掛け釘と帯飾りは銀であった。
13Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.
13東に向かう東側は五十キュビトであった。
14Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.
14入り口の一方の側の幕は十五キュビト、その柱は三本、台座は三つであった。
15Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.
15もう一方の側も同様であった。庭の入り口の両側には十五キュビトの幕があり、その柱は三本、台座は三つであった。
16Ĉiuj kurtenoj de la korto ĉirkaŭe estis el tordita bisino.
16庭の周囲のすべての幕は、撚り糸で織った亜麻布であった。
17Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj.
17柱の台座は青銅であった。柱の掛け釘と帯飾りは銀であり、その柱頭には銀がかぶせられていた。庭のすべての柱には銀の帯飾りがあった。
18Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de la kurtenoj de la korto.
18庭の入り口の幕は、青色、紫色、緋色の糸、撚り糸で織った亜麻布による、刺繍をする者の細工であった。長さは二十キュビトで、幅に沿った高さは庭の幕と同じく五キュビトであった。
19Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
19その柱は四本、青銅の台座は四つであった。その掛け釘は銀であり、柱頭の覆いと帯飾りも銀であった。
20Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.
20幕屋のすべての釘と、庭の周囲の釘は青銅であった。
21Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
21これは幕屋、すなわちあかしの幕屋に用いられた材料の総量である。モーセの命令により、祭司アロンの子イタマルの指揮の下、レビ人が数えた。
22Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;
22ユダ部族のフルの子であるウリの子ベツァルエルは、主がモーセに命じられたすべてのものを造った。
23kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.
23彼と共に、ダン部族のアヒサマクの子オホリアブがいた。彼は彫刻師であり、熟練した職人であり、青色、紫色、緋色の糸、および亜麻布による刺繍をする者であった。
24La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo.
24聖所のすべての仕事、すなわちあらゆる奉仕の仕事に用いられた金、すなわちささげ物の金は、聖所のシェケルに従って、二十九タラントと七百三十シェケルであった。
25Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo:
25会衆の中で数えられた者たちの銀は、聖所のシェケルに従って百タラントと千七百七十五シェケルであった。
26po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.
26これは数えられる者たちの中に加わる二十歳以上の者、すなわち六十万三千五百五十人の一人一人について、一人当たり一ベカ、すなわち聖所のシェケルに従って半シェケルであった。
27Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.
27百タラントの銀は、聖所の台座と垂れ幕の台座を鋳造するためのものであった。百タラントで百の台座を、すなわち一つの台座につき一タラントを用いた。
28Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili.
28彼は千七百七十五シェケルで柱のための掛け釘を作り、その柱頭に銀をかぶせ、そのための帯飾りを作った。
29Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.
29ささげ物の青銅は、七十タラントと二千四百シェケルであった。
30Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro,
30彼はこれで会見の天幕の入り口の台座、青銅の祭壇とその青銅の格子、祭壇のすべての器具、
31kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.
31庭の周囲の台座、庭の入り口の台座、幕屋のすべての釘、および庭の周囲のすべての釘を作った。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.