1 Kroniko
Chapter 5
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Kroniko 5

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
1イスラエルの長子ルベンの子ら。(彼は長子であったが、父の寝床を汚したため、その長子の権利はイスラエルの子ヨセフの子らに与えられた。それゆえ、長子の権利に従って系図が記されることはない。
2Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
2ユダは兄弟たちの中で力があり、彼から君が出たが、長子の権利はヨセフのものであった。)
3La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ, Palu, Ĥecron, kaj Karmi.
3イスラエルの長子ルベンの子らは、エノク、パル、ヘツロン、カルミ。
4La idoj de Joel: lia filo estis Ŝemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis Ŝimei,
4ヨエルの子らは、その子シェマヤ、その子ゴグ、その子シムイ、
5lia filo estis Miĥa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,
5その子ミカ、その子レアヤ、その子バアル、
6lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.
6その子ベエラ。彼はアッシリアの王ティルガテ・ピルネセルに捕囚として連れ去られた。彼はルベン人の君であった。
7Kaj liaj fratoj, laŭ iliaj familioj, laŭ ilia genealogia listo, estis: Jeiel, la ĉefo, Zeĥarja,
7氏族ごとの彼の兄弟たちが、その世代の系図に記されたとき、長はエイエル、次にゼカリヤ、
8kaj Bela, filo de Azaz, filo de Ŝema, filo de Joel. Li loĝis en Aroer, ĝis Nebo kaj Baal-Meon.
8そしてヨエルの子であるシェマの子アザズの子ベラ。彼はアロエルに住み、ネボとバアル・メオンにまで及んだ。
9Oriente li loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato; ĉar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.
9彼は東のほうユーフラテス川から荒野の入り口に至るまで住んだ。彼らの家畜がギルアドの地で増え広がったからである。
10En la tempo de Saul ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kaj ĉi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili ekloĝis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.
10サウルの時代に、彼らはハガル人と戦い、ハガル人は彼らの手によって倒れた。彼らはギルアドの東全域にわたって天幕に住んだ。
11La idoj de Gad loĝis apude de ili, en la lando Baŝan, ĝis Salĥa;
11ガドの子らはバシャンの地で彼らと並んでサルカに至るまで住んだ。
12la ĉefo estis Joel, la dua estis Ŝafam, poste Janaj kaj Ŝafat en Baŝan.
12バシャンでは長のヨエル、二番目のシャファム、ヤナイ、シャファテ。
13Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber — sep.
13彼らの父祖の家に属する兄弟たちは、ミカエル、メシュラム、シェバ、ヨライ、ヤカン、ジア、エベルの七人。
14Jen estas la filoj de Abiĥail, filo de Ĥuri, filo de Jaroaĥ, filo de Gilead, filo de Miĥael, filo de Jeŝiŝaj, filo de Jaĥdo, filo de Buz;
14これらはアビハイルの子らである。アビハイルはブズの子、ヤフドの子、エシシャイの子、ミカエルの子、ギルアドの子、ヤロアの子、フリの子である。
15Aĥi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis ĉefo de ilia patrodomo.
15グニの子であるアブディエルの子アヒが彼らの父祖の家の長であった。
16Kaj ili loĝis en Gilead en Baŝan kaj ĝiaj filinurboj, kaj sur ĉiuj kampoj de Ŝaron, ĝis iliaj finoj.
16彼らはバシャンのギルアドとその町々、そしてシャロンのすべての放牧地をその境界まで住処とした。
17Ĉiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, reĝo de Izrael.
17これらは皆、ユダの王ヨタムの時代とイスラエルの王ヤロブアムの時代に系図に記された。
18La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj ŝildon kaj glavon, streĉantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.
18ルベンの子ら、ガド人、およびマナセの半部族の勇士たち、すなわち盾と剣を携え、弓を射ることができ、戦いに熟練した者たちのうち、出陣できる者は四万四千七百六十人であった。
19Ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab.
19彼らはハガル人、エツル、ナフィシュ、ノダブと戦った。
20Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
20彼らは戦いで神の助けを受け、ハガル人とその同盟軍は彼らの手に渡された。彼らが戦いのただ中で神に叫び求め、神に信頼したので、神がその願いに答えられたからである。
21Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil ŝafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.
21彼らは敵の家畜を奪い取った。そのらくだ五万頭、羊二十五万匹、ろば二千頭、また十万人を捕虜とした。
22Multe da mortigitoj falis, ĉar de Dio estis la milito. Kaj ili loĝis sur ilia loko ĝis la elpatrujigo.
22多くの者が殺されて倒れた。この戦いは神によるものだったからである。彼らは捕囚の時までその地に住んだ。
23La idoj de la duontribo de Manase loĝis en la lando de Baŝan ĝis Baal-Ĥermon, Senir, kaj la monto Ĥermon. Ili estis en granda nombro.
23マナセの半部族の子らもその地に住んだ。彼らはバシャンからバアル・ヘルモン、セニル、そしてヘルモン山に至るまで増え広がった。
24Kaj jen estas la ĉefoj de iliaj patrodomoj: Efer, Jiŝei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jaĥdiel, viroj potencaj, viroj famaj, ĉefoj de siaj patrodomoj.
24彼らの父祖の家の長たちは次のとおりである。エフェル、イシ、エリエル、アズリエル、エレミヤ、ホダブヤ、ヤフディエル。彼らは力ある勇士であり、名のある人々であって、彼らの父祖の家の長であった。
25Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malĉaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili;
25しかし、彼らは彼らの父祖の神に対して罪を犯し、神が彼らの前から滅ぼされたその地の民の神々を追い求め、淫行にふけった。
26tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
26そのため、イスラエルの神はアッシリアの王プルの霊とアッシリアの王ティルガテ・ピルネセルの霊を奮い立たせられた。その王はルベン人、ガド人、マナセの半部族を捕囚として連れ去り、ハラ、ハボル、ハラ、およびゴザン川へと連れて行き、今日に至っている。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.