1 Kroniko 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil.
1イスラエルの子らのうち、父祖の家のかしら、千人隊と百人隊の長、および彼らに属する役人たちは、年間を通じて月ごとに交替し、各組に分かれて王に仕えた。各組は二万四千人であった。
2Super la unua apartaĵo en la unua monato estis Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil;
2第一の月の第一組を率いたのは、ザブディエルの子ヤショブアムで、その組は二万四千人であった。
3li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por la unua monato.
3彼はペレツの子孫で、第一の月に仕える軍のすべての隊長の長であった。
4Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj, la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
4第二の月の組を率いたのはアホア人ドダイで、その組には指揮官ミクロテがいた。その組は二万四千人であった。
5La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
5第三の月の第三の軍団長は、大祭司エホヤダの子ベナヤで、その組は二万四千人であった。
6Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad.
6このベナヤは三十人の勇士の一人で、その三十人を率いた者である。彼の子アミザバドがその組に属していた。
7La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
7第四の月の第四の隊長はヨアブの兄弟アサエルで、後にはその子ゼバドヤが務めた。その組は二万四千人であった。
8La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
8第五の月の第五の隊長はイズラ人シャムフテで、その組は二万四千人であった。
9La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
9第六の月の第六の隊長はテコア人イケシュの子イラで、その組は二万四千人であった。
10La sepa, por la sepa monato, estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
10第七の月の第七の隊長はエフライムの子孫であるペロニ人ヘレツで、その組は二万四千人であった。
11La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
11第八の月の第八の隊長はゼラ人に属するフシャ人シブカイで、その組は二万四千人であった。
12La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
12第九の月の第九の隊長はベニヤミン人に属するアナトテ人アビエゼルで、その組は二万四千人であった。
13La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
13第十の月の第十の隊長はゼラ人に属するネトファ人マハライで、その組は二万四千人であった。
14La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
14第十一の月の第十一の隊長はエフライムの子孫であるピルアトン人ベナヤで、その組は二万四千人であった。
15La dek-dua, por la dek-dua monato, estis Ĥeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
15第十二の月の第十二の隊長はオテニエルの子孫であるネトファ人ヘルダイで、その組は二万四千人であった。
16Kaj super la triboj de Izrael: la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Ziĥri; de la Simeonidoj: Ŝefatja, filo de Maaĥa;
16イスラエルの各部族を治めた者は次のとおりである。ルベン人ではジクリの子エリエゼル、シメオン人ではマアカの子シェファテヤ、
17de la Levidoj: Ĥaŝabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj: Cadok;
17レビではケムエルの子ハシャブヤ、アロンの家ではツァドク、
18de la Jehudaidoj: Elihu, el la fratoj de David; de la Isaĥaridoj: Omri, filo de Miĥael;
18ユダではダビデの兄弟の一人エリフ、イッサカルではミカエルの子オムリ、
19de la Zebulunidoj: Jiŝmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj: Jerimot, filo de Azriel;
19ゼブルンではオバデヤの子イシュマヤ、ナフタリではアズリエルの子エリモテ、
20de la Efraimidoj: Hoŝea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase: Joel, filo de Pedaja;
20エフライムの子らではアザズヤの子ホシェア、マナセの半部族ではペダヤの子ヨエル、
21de la duontribo de Manase en Gilead: Jido, filo de Zeĥarja; de la Benjamenidoj: Jaasiel, filo de Abner;
21ギルアデにいるマナセの半部族ではゼカリヤの子イド、ベニヤミンではアブネルの子ヤアシエル、
22de la Danidoj: Azarel, filo de Jeroĥam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.
22ダンではエロハムの子アザルエル。以上がイスラエルの部族の長たちであった。
23Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj; ĉar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la ĉielo.
23ダビデは二十歳以下の者を数に入れなかった。主がイスラエルを天の星のように増やすと語られたからである。
24Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.
24ツェルヤの子ヨアブは人口を数え始めたが、終えることができなかった。この人口調査のために御怒りがイスラエルに臨んだからである。その数はダビデ王の年代記の記録には載せられなかった。
25Super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilaĝoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.
25王の宝物庫を管理したのはアディエルの子アズマベテ。野、町、村、塔にある倉を管理したのはウジヤの子ヨナタン。
26Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.
26土地を耕す農夫たちを管理したのはケルブの子エズリ。
27Super la vinberĝardenoj estis Ŝimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinberĝardenoj estis Zabdi, la Ŝefamano.
27ぶどう畑を管理したのはラマ人シムイ。ぶどう畑の収穫をぶどう酒の倉に納める責任者はシフム人ザブディ。
28Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-Ĥanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joaŝ.
28低地にあるオリーブといちじく桑を管理したのはゲデル人バアル・ハナン。油の倉を管理したのはヨアシュ。
29Super la bovoj, kiuj paŝtiĝis en Ŝaron, estis Ŝitraj, la Ŝaronano; super la bovoj en la valoj estis Ŝafat, filo de Adlaj.
29シャロンで草を食む牛の群れを管理したのはシャロン人シトライ。谷にいる牛の群れを管理したのはアドライの子シャファテ。
30Super la kameloj estis Obil, la Iŝmaelido; super la azeninoj estis Jeĥdeja, la Meronotano.
30らくだを管理したのはイシュマエル人オビル。ろばを管理したのはメロノテ人エフデヤ。羊の群れを管理したのはハガル人ヤジズ。
31Super la ŝafoj estis Jaziz, la Hagarido. Ĉiuj ĉi tiuj estis estroj super la havaĵoj, kiujn posedis la reĝo David.
31以上がダビデ王の財産を管理した者たちであった。
32Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jeĥiel, filo de Ĥaĥmoni, estis ĉe la filoj de la reĝo.
32ダビデのおじヨナタンは助言者で、理解力のある書記官であった。ハクモニの子エヒエルは王の子らの世話をした。
33Aĥitofel estis konsilisto de la reĝo; Ĥuŝaj, la Arkano, estis amiko de la reĝo.
33アヒトフェルは王の助言者、アルキ人フシャイは王の友であった。
34Post Aĥitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la reĝo estis Joab.
34アヒトフェルの後にはベナヤの子エホヤダとアビヤタルが助言者となった。ヨアブは王の軍の司令官であった。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.