西番雅書 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1這悖逆、污穢、欺壓的城有禍了!
1Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!
2她不聽從命令,不領受訓誨, 不倚靠耶和華, 不親近她的上帝。
2Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas, al sia Dio ĝi sin ne turnas.
3她中間的首領是咆哮的獅子; 她的審判官是晚上的豺狼, 一點 食物 也不留到早晨。
3Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas ĝis mateno.
4她的先知是虛浮詭詐的人; 她的祭司褻瀆聖所, 強解律法。
4Ĝiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; ĝiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.
5耶和華在她中間是公義的, 斷不做非義的事, 每早晨顯明他的公義,無日不然; 只是不義的人不知羞恥。
5La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la malpiulo ne konas honton.
6我- 耶和華 已經除滅列國的民; 他們的城樓毀壞。 我使他們的街道荒涼,以致無人經過; 他們的城邑毀滅,以致無人, 也無居民。
6Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie troviĝas jam neniu homo, neniu loĝanto.
7我說:你只要敬畏我,領受訓誨; 如此,你的住處不致照我所擬定的除滅。 只是你們從早起來就在一切事上敗壞自己。
7Mi diris al ĝi: Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita ĝia loĝejo, kiom ajn Mi punus ĝin; sed ili rapidis malbonigi ĉiujn siajn agojn.
8耶和華說:你們要等候我, 直到我興起擄掠的日子; 因為我已定意招聚列國,聚集列邦, 將我的惱怒-就是我的烈怒都傾在她們身上。 我的忿怒如火,必燒滅全地。
8Tial atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.
9那時,我必使萬民用清潔的言語 好求告 我 -耶和華的名, 同心合意地事奉我。
9Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.
10祈禱我的,就是我所分散的民, 必從 古實河 外來,給我獻供物。
10El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi donacojn.
11當那日,你必不因你一切得罪我的事自覺羞愧; 因為那時我必從你中間除掉矜誇高傲之輩, 你也不再於我的聖山狂傲。
11En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.
12我卻要在你中間留下困苦貧寒的民; 他們必投靠我-耶和華的名。
12Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.
13以色列 所剩下的人必不作罪孽, 不說謊言,口中也沒有詭詐的舌頭; 而且吃喝躺臥,無人驚嚇。
13La restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon, kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.
14錫安 的民哪,應當歌唱! 以色列 啊,應當歡呼! 耶路撒冷 的民哪,應當滿心歡喜快樂!
14Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.
15耶和華已經除去你的刑罰, 趕出你的仇敵。 以色列 的王-耶和華在你中間; 你必不再懼怕災禍。
15La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.
16當那日,必有話向 耶路撒冷 說: 不要懼怕! 錫安 哪; 不要手軟!
16En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu.
17耶和華-你的上帝是施行拯救、 大有能力的 主 。 他在你中間必因你歡欣喜樂, 默然愛你,且因你喜樂而歡呼。
17La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.
18那些屬你、為無大會愁煩、 因你擔當羞辱的,我必聚集他們。
18La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
19那時,我必罰辦一切苦待你的人, 又拯救你瘸腿的,聚集你被趕出的。 那些在全地受羞辱的, 我必使他們得稱讚,有名聲。
19Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.
20那時,我必領你們進來,聚集你們; 我使你們被擄之人歸回的時候, 就必使你們在地上的萬民中有名聲,得稱讚。 這是耶和華說的。
20En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.