利未記
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華對 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「你曉諭 亞倫 和他兒子並 以色列 眾人說,耶和華所吩咐的乃是這樣:
2Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:
3凡 以色列 家中的人宰公牛,或是綿羊羔,或是山羊,不拘宰於營內營外,
3Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro,
4若未曾牽到會幕門口、耶和華的帳幕前獻給耶和華為供物,流血的罪必歸到那人身上。他流了血,要從民中剪除。
4kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo.
5這是為要使 以色列 人把他們在田野裏所獻的祭帶到會幕門口、耶和華面前,交給祭司,獻與耶和華為平安祭。
5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
6祭司要把血灑在會幕門口、耶和華的壇上,把脂油焚燒,獻給耶和華為馨香的祭。
6Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
7他們不可再獻祭給他們行邪淫所隨從的鬼魔;這要作他們世世代代永遠的定例。
7Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
8「你要曉諭他們說:凡 以色列 家中的人,或是寄居在他們中間的外人,獻燔祭或是 平安 祭,
8Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon,
9若不帶到會幕門口獻給耶和華,那人必從民中剪除。
9kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.
10「凡 以色列 家中的人,或是寄居在他們中間的外人,若吃甚麼血,我必向那吃血的人變臉,把他從民中剪除。
10Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.
11因為活物的生命是在血中。我把這血賜給你們,可以在壇上為你們的生命贖罪;因血裏有生命,所以能贖罪。
11Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo.
12因此,我對 以色列 人說:你們都不可吃血;寄居在你們中間的外人也不可吃血。
12Tial Mi diris al la Izraelidoj: Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.
13凡 以色列 人,或是寄居在他們中間的外人,若打獵得了可吃的禽獸,必放出牠的血來,用土掩蓋。
13Se iu el la Izraelidoj, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, ĉaskaptos beston aŭ birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li elfluigu ĝian sangon kaj kovru ĝin per polvo.
14「論到一切活物的生命,就在血中。所以我對 以色列 人說:無論甚麼活物的血,你們都不可吃,因為一切活物的血就是他的生命。凡吃了血的,必被剪除。
14Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos.
15凡吃自死的,或是被野獸撕裂的,無論是本地人,是寄居的,必不潔淨到晚上,都要洗衣服,用水洗身,到了晚上才為潔淨。
15Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura.
16但他若不洗衣服,也不洗身,就必擔當他的罪孽。」
16Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.