雅各書 2
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我的弟兄們,你們信奉我們榮耀的主耶穌基督,便不可按着外貌待人。
1Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
2若有一個人帶着金戒指,穿着華美衣服,進你們的會堂去;又有一個窮人穿着骯髒衣服也進去;
2Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro;
3你們就重看那穿華美衣服的人,說:「請坐在這好位上」;又對那窮人說:「你站在那裏」,或「坐在我腳凳下邊。」
3kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo;
4這豈不是你們偏心待人,用惡意斷定人嗎?
4ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj?
5我親愛的弟兄們,請聽,上帝豈不是揀選了世上的貧窮人,叫他們在信上富足,並承受他所應許給那些愛他之人的國嗎?
5Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
6你們反倒羞辱貧窮人。那富足人豈不是欺壓你們、拉你們到公堂去嗎?
6Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn?
7他們不是褻瀆你們所敬奉的尊名嗎?
7Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?
8經上記着說:「要愛人如己。」你們若全守這至尊的律法才是好的。
8Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem — vi faras bone;
9但你們若按外貌待人,便是犯罪,被律法定為犯法的。
9sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj.
10因為凡遵守全律法的,只在一條上跌倒,他就是犯了眾條。
10Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio.
11原來那說「不可姦淫」的,也說「不可殺人」;你就是不姦淫,卻殺人,仍是成了犯律法的。
11Ĉar Tiu, kiu diris: Ne adultu — diris ankaŭ: Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo.
12你們既然要按 使人 自由的律法受審判,就該照這律法說話行事。
12Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel juĝotoj laŭ leĝo de libereco.
13因為那不憐憫人的,也要受無憐憫的審判;憐憫原是向審判誇勝。
13Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo.
14我的弟兄們,若有人說自己有信心,卻沒有行為,有甚麼益處呢?這信心能救他嗎?
14Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi?
15若是弟兄或是姊妹,赤身露體,又缺了日用的飲食;
15Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo,
16你們中間有人對他們說:「平平安安地去吧!願你們穿得暖,吃得飽」,卻不給他們身體所需用的,這有甚麼益處呢?
16kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?
17這樣,信心若沒有行為就是死的。
17Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
18必有人說:「你有信心,我有行為;你將你沒有行為的信心指給我看,我便藉着我的行為,將我的信心指給你看。」
18Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
19你信上帝只有一位,你信的不錯;鬼魔也信,卻是戰驚。
19Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.
20虛浮的人哪,你願意知道沒有行為的信心是死的嗎?
20Se ĉu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
21我們的祖宗 亞伯拉罕 把他兒子 以撒 獻在壇上,豈不是因行為稱義嗎?
21Ĉu nia patro Abraham ne praviĝis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?
22可見,信心是與他的行為並行,而且信心因着行為才得成全。
22Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis;
23這就應驗經上所說:「 亞伯拉罕 信上帝,這就算為他的義。」他又得稱為上帝的朋友。
23kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita: amiko de Dio.
24這樣看來,人稱義是因着行為,不是單因着信。
24Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido.
25妓女 喇合 接待使者,又放他們從別的路上出去,不也是一樣因行為稱義嗎?
25Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?
26身體沒有靈魂是死的,信心沒有行為也是死的。
26Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.