以斯拉記 9
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1這事做完了,眾首領來見我,說:「 以色列 民和祭司並 利未 人,沒有離絕 迦南 人、 赫 人、 比利洗 人、 耶布斯 人、 亞捫 人、 摩押 人、 埃及 人、 亞摩利 人,仍效法這些國的民,行可憎的事。
1Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris: La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;
2因他們為自己和兒子娶了這些外邦女子為妻,以致聖潔的種類和這些國的民混雜;而且首領和官長在這事上為罪魁。」
2ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj estis la unua en ĉi tiu malbonago.
3我一聽見這事,就撕裂衣服和外袍,拔了頭髮和鬍鬚,驚懼憂悶而坐。
3Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.
4凡為 以色列 上帝言語戰兢的,都因這被擄歸回之人所犯的罪聚集到我這裏來。我就驚懼憂悶而坐,直到獻晚祭的時候。
4Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.
5獻晚祭的時候我起來,心中愁苦,穿着撕裂的衣袍,雙膝跪下向耶和華-我的上帝舉手,
5Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,
6說:「我的上帝啊,我抱愧蒙羞,不敢向我上帝仰面;因為我們的罪孽滅頂,我們的罪惡滔天。
6kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
7從我們列祖直到今日,我們的罪惡甚重;因我們的罪孽,我們和君王、祭司都交在外邦列王的手中,殺害、擄掠、搶奪、臉上蒙羞正如今日的光景。
7De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.
8現在耶和華-我們的上帝暫且施恩與我們,給我們留些逃脫的人,使我們 安穩 如釘子釘在他的聖所,我們的上帝好光照我們的眼目,使我們在受轄制之中稍微復興。
8Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco.
9我們是奴僕,然而在受轄制之中,我們的上帝仍沒有丟棄我們,在 波斯 王眼前向我們施恩,叫我們復興,能重建我們上帝的殿,修其毀壞之處,使我們在 猶大 和 耶路撒冷 有牆垣。
9Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.
10「我們的上帝啊,既是如此,我們還有甚麼話可說呢?因為我們已經離棄你的命令,
10Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn,
11就是你藉你僕人眾先知所吩咐的說:『你們要去得為業之地是污穢之地;因列國之民的污穢和可憎的事,叫全地從這邊直到那邊滿了污穢。
11kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco;
12所以不可將你們的女兒嫁他們的兒子,也不可為你們的兒子娶他們的女兒,永不可求他們的平安和他們的利益,這樣你們就可以強盛,吃這地的美物,並遺留這地給你們的子孫永遠為業。』
12ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj.
13上帝啊,我們因自己的惡行和大罪,遭遇了這一切的事,並且你刑罰我們輕於我們罪所當得的,又給我們留下這些人。
13Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon,
14我們豈可再違背你的命令,與這行可憎之事的民結親呢? 若這樣行 ,你豈不向我們發怒,將我們滅絕,以致沒有一個剩下逃脫的人嗎?
14ĉu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo?
15耶和華- 以色列 的上帝啊,因你是公義的,我們這剩下的人才得逃脫,正如今日的光景。看哪,我們在你面前有罪惡,因此無人在你面前站立得住。」
15Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.