提摩太前書 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1不可嚴責老年人,只要勸他如同父親;勸少年人如同弟兄;
1Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
2勸老年婦女如同母親;勸少年婦女如同姊妹;總要清清潔潔的。
2la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.
3要尊敬那真為寡婦的。
3Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
4若寡婦有兒女,或有孫子孫女,便叫他們先在自己家中學着行孝,報答親恩,因為這在上帝面前是可悅納的。
4Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.
5那獨居無靠、真為寡婦的,是仰賴上帝,晝夜不住地祈求禱告。
5Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage.
6但那好宴樂的寡婦正活着的時候也是死的。
6Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas.
7這些事你要囑咐她們,叫她們無可指責。
7Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo.
8人若不看顧親屬,就是背了真道,比不信的人還不好,不看顧自己家裏的人,更是如此。
8Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
9寡婦記在冊子上,必須年紀到六十歲,從來只作一個丈夫的妻子,
9Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
10又有行善的名聲,就如養育兒女,接待遠人,洗聖徒的腳,救濟遭難的人,竭力行各樣善事。
10estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.
11至於年輕的寡婦,就可以辭她;因為她們的情慾發動,違背基督的時候就想要嫁人。
11Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi,
12她們被定罪,是因廢棄了當初所許的願;
12meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon.
13並且她們又習慣懶惰,挨家閒遊;不但是懶惰,又說長道短,好管閒事,說些不當說的話。
13Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn.
14所以我願意年輕的 寡婦 嫁人,生養兒女,治理家務,不給敵人辱罵的把柄。
14Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;
15因為已經有轉去隨從撒但的。
15ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.
16信 主 的婦女,若家中有寡婦,自己就當救濟她們,不可累着教會,好使教會能救濟那真 無倚靠的 寡婦。
16Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.
17那善於管理教會的長老,當以為配受加倍的敬奉;那勞苦傳道教導人的,更當如此。
17La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.
18因為經上說:「牛 在場上 踹穀的時候,不可籠住牠的嘴」;又說:「工人得工價是應當的。」
18Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.
19控告長老的呈子,非有兩三個見證就不要收。
19Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.
20犯罪的人,當在眾人面前責備他,叫其餘的人也可以懼怕。
20La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.
21我在上帝和基督耶穌並蒙揀選的天使面前囑咐你:要遵守這些話,不可存成見,行事也不可有偏心。
21Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco.
22給人行按手的禮,不可急促;不要在別人的罪上有分,要保守自己清潔。
22Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.
23因你胃口不清,屢次患病,再不要照常喝水,可以稍微用點酒。
23Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
24有些人的罪是明顯的, 如同 先到審判案前;有些人的罪是隨後跟了去的。
24La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas.
25這樣,善行也有明顯的,那不明顯的也不能隱藏。
25Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.