撒迦利亚书 14
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的日子临近,你的财物必被抢掠,在你中间分散。
1Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon meze de vi.
2因为我必聚集万国与 耶路撒冷 争战,城必被攻取,房屋被抢夺,妇女被玷污,城中的民一半被掳去;剩下的民仍在城中,不致剪除。
2Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.
3那时,耶和华必出去与那些国争战,好像从前争战一样。
3Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraŭ tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo.
4那日,他的脚必站在 耶路撒冷 前面朝东的 橄榄山 上。这山必从中间分裂,自东至西成为极大的谷。山的一半向北挪移,一半向南挪移。
4Liaj piedoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono suden.
5你们要从我山的谷中逃跑,因为山谷必延到 亚萨 。你们逃跑,必如 犹大 王 乌西雅 年间的人逃避大地震一样。耶和华—我的 神必降临,有一切圣者同来。
5Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, ĉar la intermonta valo atingos ĝis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj.
6那日,必没有光,三光必退缩。
6En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.
7那日,必是耶和华所知道的,不是白昼,也不是黑夜,到了晚上才有光明。
7Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montriĝos lumo.
8那日,必有活水从 耶路撒冷 出来,一半往东海流,一半往西海流;冬夏都是如此。
8En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de ĝi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; ĝi fluados en somero kaj en vintro.
9耶和华必作全地的王。那日耶和华必为独一无二的,他的名也是独一无二的。
9Kaj la Eternulo estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.
10全地,从 迦巴 直到 耶路撒冷 南方的 临门 ,要变为 亚拉巴 。 耶路撒冷 必仍居高位,就是从 便雅悯门 到第一门之处,又到 角门 ,并从 哈楠业楼 ,直到王的酒榨。
10La tuta lando fariĝos ebenaĵo, de Geba ĝis Rimon, sude de Jerusalem; ĉi tiu altiĝos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen ĝis la loko de la unua pordego, ĝis la Pordego Angula, kaj de la turo de Ĥananel ĝis la reĝaj vinpremejoj.
11人必住在其中,不再有咒诅。 耶路撒冷 人必安然居住。
11Kaj oni loĝos en ĝi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster ĉia danĝero.
12耶和华用灾殃攻击那与 耶路撒冷 争战的列国人,必是这样:他们两脚站立的时候,肉必消没,眼在眶中干瘪,舌在口中溃烂。
12Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos ĉiujn popolojn, kiuj batalis kontraŭ Jerusalem: ilia karno putros, kiam ili staros ankoraŭ sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia buŝo.
13那日,耶和华必使他们大大扰乱。他们各人彼此揪住,举手攻击。
13En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj ĉiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj leviĝos lia mano kontraŭ lian proksimulon.
14犹大 也必在 耶路撒冷 争战。那时四围各国的财物,就是许多金银衣服,必被收聚。
14Eĉ Judujo militos kontraŭ Jerusalem, kaj oni kolektos la havaĵon de ĉiuj nacioj ĉirkaŭe, tre multe da oro, arĝento, kaj vestoj.
15那临到马匹、骡子、骆驼、驴,和营中一切牲畜的灾殃是与那灾殃一般。
15Tia sama plago estos sur la ĉevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur ĉiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj.
16所有来攻击 耶路撒冷 列国中剩下的人,必年年上来敬拜 大 君王—万军之耶和华,并守住棚节。
16Ĉiuj restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laŭboj.
17地上 万 族中,凡不上 耶路撒冷 敬拜 大 君王—万军之耶和华的,必无雨降在他们的地上。
17Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si.
18埃及 族若不上来, 雨 也不降在他们的地上;凡不上来守住棚节的列国人,耶和华也必用这灾攻击他们。
18Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de laŭboj.
19这就是 埃及 的刑罚和那不上来守住棚节之列国的刑罚。
19Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj.
20当那日,马的铃铛上必有「归耶和华为圣」的这句话。耶和华殿内的锅必如祭坛前的碗一样。
20En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro.
21凡 耶路撒冷 和 犹大 的锅都必归万军之耶和华为圣。凡献祭的都必来取这锅,煮 肉 在其中。当那日,在万军之耶和华的殿中必不再有 迦南 人。
21Kaj ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.