撒迦利亚书
Chapter 12

撒迦利亚书

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华论 以色列 的默示。 铺张诸天、建立地基、造人里面之灵的耶和华说:
1Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:
2「我必使 耶路撒冷 被围困的时候,向四围列国的民成为令人昏醉的杯;这默示也论到 犹大 。
2Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata.
3那日,我必使 耶路撒冷 向聚集攻击他的万民当作一块重石头;凡举起的必受重伤。
3En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero.
4耶和华说:到那日,我必使一切马匹惊惶,使骑马的颠狂。我必看顾 犹大 家,使列国的一切马匹瞎眼。
4En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.
5犹大 的族长必心里说:『 耶路撒冷 的居民倚靠万军之耶和华—他们的 神,就作我们的能力。』
5Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank’ al la Eternulo Cebaot, ilia Dio.
6「那日,我必使 犹大 的族长如火盆在木柴中,又如火把在禾捆里;他们必左右烧灭四围列国的民。 耶路撒冷 人必仍住本处,就是 耶路撒冷 。
6En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem.
7「耶和华必先拯救 犹大 的帐棚,免得 大卫 家的荣耀和 耶路撒冷 居民的荣耀胜过 犹大 。
7Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.
8那日,耶和华必保护 耶路撒冷 的居民。他们中间软弱的必如 大卫 ; 大卫 的家必如 神,如行在他们前面之耶和华的使者。
8En tiu tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili.
9那日,我必定意灭绝来攻击 耶路撒冷 各国的民。
9En tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon.
10「我必将那施恩叫人恳求的灵,浇灌 大卫 家和 耶路撒冷 的居民。他们必仰望我,就是他们所扎的;必为我悲哀,如丧独生子,又为我愁苦,如丧长子。
10Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito.
11那日, 耶路撒冷 必有大大的悲哀,如 米吉多 平原之 哈达临门 的悲哀。
11En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon.
12境内一家一家地都必悲哀。 大卫 家,男的独在一处,女的独在一处。 拿单 家,男的独在一处,女的独在一处。
12Ploros la lando, ĉiu familio aparte: la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;
13利未 家,男的独在一处,女的独在一处。 示每 家,男的独在一处,女的独在一处。
13la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la Ŝimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;
14其余的各家,男的独在一处,女的独在一处。
14ĉiuj ceteraj familioj ĉiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.