撒迦利亚书 7
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大流士 王第四年九月,就是基斯流月初四日,耶和华的话临到 撒迦利亚 。
1En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de Kislev;
2那时 伯特利 人已经打发 沙利色 和 利坚米勒 ,并跟从他们的人,去恳求耶和华的恩,
2kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo,
3并问万军之耶和华殿中的祭司和先知说:「我历年以来,在五月间哭泣斋戒,现在还当这样行吗?」
3kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?
4万军之耶和华的话就临到我说:
4Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
5「你要宣告国内的众民和祭司,说:『你们这七十年,在五月、七月禁食悲哀,岂是丝毫向我禁食吗?
5Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj — ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi?
6你们吃喝,不是为自己吃,为自己喝吗?
6Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi mem vi manĝas kaj trinkas?
7当 耶路撒冷 和四围的城邑有居民,正兴盛,南地高原有人居住的时候,耶和华借从前的先知所宣告的话,你们不 当听 吗?』」
7Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi, la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj?
8耶和华的话又临到 撒迦利亚 说:
8Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante:
9「万军之耶和华曾对 你们的列祖 如此说:『要按至理判断,各人以慈爱怜悯弟兄。
9Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato;
10不可欺压寡妇、孤儿、寄居的,和贫穷人。谁都不可心里谋害弟兄。』」
10vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato.
11他们却不肯听从,扭转肩头,塞耳不听,
11Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi.
12使心硬如金钢石,不听律法和万军之耶和华用灵借从前的先知所说的话。故此,万军之耶和华大发烈怒。
12Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.
13万军之耶和华说:「我曾呼唤他们,他们不听;将来他们呼求我,我也不听!
13Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.
14我必以旋风吹散他们到素不认识的万国中。这样,他们的地就荒凉,甚至无人来往经过,因为他们使美好之地荒凉了。」
14Kaj Mi disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen; tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.