撒迦利亚书
Chapter 9

撒迦利亚书

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的默示应验在 哈得拉 地 大马士革 —世人和 以色列 各支派的眼目都仰望耶和华—
1Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael),
2和靠近的 哈马 ,并 泰尔 、 西顿 ; 因为这二城的人大有智慧。
2kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj.
3泰尔 为自己修筑保障, 积蓄银子如尘沙, 堆起精金如街上的泥土。
3Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;
4主必赶出她, 打败她海上的权利; 她必被火烧灭。
4sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro.
5亚实基伦 看见必惧怕; 迦萨 看见甚痛苦; 以革伦 因失了盼望蒙羞。 迦萨 必不再有君王; 亚实基伦 也不再有居民。
5Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata.
6私生子必住在 亚实突 ; 我必除灭 非利士 人的骄傲。
6En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo.
7我必除去他口中带血之肉 和牙齿内可憎之物。 他必作为余剩的人归与我们的 神, 必在 犹大 像族长; 以革伦 人必如 耶布斯 人。
7Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj.
8我必在我家的四围安营, 使敌军不得任意往来, 暴虐的人也不再经过, 因为我亲眼看顾 我的家 。
8Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.
9锡安 的民哪,应当大大喜乐; 耶路撒冷 的民哪,应当欢呼。 看哪,你的王来到你这里! 他是公义的,并且施行拯救, 谦谦和和地骑着驴, 就是骑着驴的驹子。
9Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
10我必除灭 以法莲 的战车 和 耶路撒冷 的战马; 争战的弓也必除灭。 他必向列国讲和平; 他的权柄必从这海管到那海, 从大河管到地极。
10Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
11锡安 哪,我因与你立约的血, 将你中间被掳而囚的人从无水的坑中释放出来。
11Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.
12你们被囚而有指望的人都要转回保障。 我今日说明,我必加倍赐福给你们。
12Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble.
13我拿 犹大 作上弦的弓; 我拿 以法莲 为张弓的箭。 锡安 哪,我要激发你的众子, 攻击 希腊 的众子,使你如勇士的刀。
13Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.
14耶和华必显现在他们以上; 他的箭必射出像闪电。 主耶和华必吹角, 乘南方的旋风而行。
14La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego.
15万军之耶和华必保护他们; 他们必吞灭 仇敌 ,践踏弹石。 他们必喝 血 呐喊,犹如饮酒; 他们必像盛满 血 的碗, 又像坛的四角满了 血 。
15La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.
16当那日,耶和华—他们的 神 必看他的民如群羊,拯救他们; 因为 他们必像 冠冕上的宝石, 高举在他的地以上。
16Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.
17他的恩慈何等大! 他的荣美何其盛! 五谷健壮少男; 新酒培养处女。
17Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.