罗马书 11
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我且说, 神弃绝了他的百姓吗?断乎没有!因为我也是 以色列 人, 亚伯拉罕 的后裔,属 便雅悯 支派的。
1Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.
2神并没有弃绝他预先所知道的百姓。你们岂不晓得经上论到 以利亚 是怎么说的呢?他在 神面前怎样控告 以色列 人说:
2Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael:
3「主啊,他们杀了你的先知,拆了你的祭坛,只剩下我一个人;他们还要寻索我的命。」
3Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon.
4神的回话是怎么说的呢? 他说 :「我为自己留下七千人,是未曾向 巴力 屈膝的。」
4Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal.
5如今也是这样,照着拣选的恩典,还有所留的余数。
5Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.
6既是出于恩典,就不在乎行为;不然,恩典就不是恩典了。
6Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
7这是怎么样呢? 以色列 人所求的,他们没有得着。惟有蒙拣选的人得着了;其余的就成了顽梗不化的。
7Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita;
8如 经上 所记: 神给他们昏迷的心, 眼睛不能看见, 耳朵不能听见, 直到今日。
8kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.
9大卫 也说: 愿他们的筵席变为网罗,变为机槛, 变为绊脚石,作他们的报应。
9Kaj David diris: Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpuŝilo kaj repago;
10愿他们的眼睛昏蒙,不得看见; 愿你时常弯下他们的腰。
10Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
11我且说,他们失脚是要他们跌倒吗?断乎不是!反倒因他们的过失,救恩便临到外邦人,要激动他们发愤。
11Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin.
12若他们的过失为天下的富足,他们的缺乏为外邦人的富足,何况他们的丰满呢?
12Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?
13我对你们外邦人说这话;因我是外邦人的使徒,所以敬重我的职分,
13Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;
14或者可以激动我骨肉之亲发愤,好救他们一些人。
14se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.
15若他们被丢弃,天下就得 与 神 和好,他们被收纳,岂不是死而复生吗?
15Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?
16所献的新面若是圣洁,全团也就圣洁了;树根若是圣洁,树枝也就圣洁了。
16Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj.
17若有几根枝子被折下来,你这野橄榄得接在其中,一同得着橄榄根的肥汁,
17Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,
18你就不可向 旧 枝子夸口;若是夸口, 当知道 不是你托着根,乃是根托着你。
18ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.
19你若说,那枝子被折下来是特为叫我接上。
19Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.
20不错!他们因为不信,所以被折下来;你因为信,所以立得住;你不可自高,反要惧怕。
20Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
21神既不爱惜原来的枝子,也必不爱惜你。
21ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.
22可见, 神的恩慈和严厉向那跌倒的人是严厉的,向你是有恩慈的,只要你长久在他的恩慈里;不然,你也要被砍下来。
22Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos.
23而且他们若不是长久不信,仍要被接上,因为 神能够把他们从新接上。
23Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin.
24你是从那天生的野橄榄上砍下来的,尚且逆着性得接在好橄榄上,何况这本树的枝子,要接在本树上呢!
24Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?
25弟兄们,我不愿意你们不知道这奥秘(恐怕你们自以为聪明),就是 以色列 人有几分是硬心的,等到外邦人的数目添满了,
25Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;
26于是 以色列 全家都要得救。如 经上 所记: 必有一位救主从 锡安 出来, 要消除 雅各 家的一切罪恶;
26kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;
27又 说 :我除去他们罪的时候, 这就是我与他们所立的约。
27Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.
28就着福音说,他们为你们的缘故是仇敌;就着拣选说,他们为列祖的缘故是蒙爱的。
28Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.
29因为 神的恩赐和选召是没有后悔的。
29Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.
30你们从前不顺服 神,如今因他们的不顺服,你们倒蒙了怜恤。
30Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,
31这样,他们也是不顺服,叫他们因着施给你们的怜恤,现在也就蒙怜恤。
31tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton.
32因为 神将众人都圈在不顺服之中,特意要怜恤众人。
32Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.
33深哉, 神丰富的智慧和知识! 他的判断何其难测! 他的踪迹何其难寻!
33Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
34谁知道主的心? 谁作过他的谋士呢?
34Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto?
35谁是先给了他, 使他后来偿还呢?
35aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li?
36因为万有都是本于他, 倚靠他,归于他。 愿荣耀归给他,直到永远。阿们!
36Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.