罗马书 15
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我们坚固的人应该担代不坚固人的软弱,不求自己的喜悦。
1Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.
2我们各人务要叫邻舍喜悦,使他得益处,建立 德行 。
2Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
3因为基督也不求自己的喜悦,如 经上 所记:「辱骂你人的辱骂都落在我身上。」
3Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
4从前所写的 圣经 都是为教训我们写的,叫我们因圣经所生的忍耐和安慰可以得着盼望。
4Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
5但愿赐忍耐安慰的 神叫你们彼此同心,效法基督耶稣,
5Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
6一心一口荣耀 神—我们主耶稣基督的父!
6por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
7所以,你们要彼此接纳,如同基督接纳你们一样,使荣耀归与 神。
7Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
8我说,基督是为 神真理作了受割礼人的执事,要证实所应许列祖的话,
8Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
9并叫外邦人因他的怜悯荣耀 神。如 经上 所记: 因此,我要在外邦中称赞你, 歌颂你的名;
9kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
10又说: 你们外邦人当与主的百姓一同欢乐;
10Kaj ankaŭ oni diras: Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
11又说: 外邦啊,你们当赞美主! 万民哪,你们都当颂赞他!
11Kaj ankaŭ: Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.
12又有 以赛亚 说: 将来有 耶西 的根, 就是那兴起来要治理外邦的; 外邦人要仰望他。
12Kaj ankaŭ Jesaja diras: Estos radiko de Jiŝaj, Kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
13但愿使人有盼望的 神,因信将诸般的喜乐、平安充满你们的心,使你们借着圣灵的能力大有盼望!
13Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.
14弟兄们,我自己也深信你们是满有良善,充足了诸般的知识,也能彼此劝戒。
14Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
15但我稍微放胆写信给你们,是要提醒你们的记性,特因 神所给我的恩典,
15Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
16使我为外邦人作基督耶稣的仆役,作 神福音的祭司,叫所献上的外邦人,因着圣灵成为圣洁,可蒙悦纳。
16ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
17所以论到 神的事,我在基督耶稣里有可夸的。
17Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
18除了基督借我做的那些事,我什么都不敢提,只提他借我言语作为,用神迹奇事的能力,并圣灵的能力,使外邦人顺服;
18Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
19甚至我从 耶路撒冷 ,直转到 以利哩古 ,到处传了基督的福音。
19en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
20我立了志向,不在基督的名被称过的地方传福音,免得建造在别人的根基上。
20jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
21就如 经上 所记: 未曾闻知他信息的,将要看见; 未曾听过的,将要明白。
21sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.
22我因多次被拦阻,总不得到你们那里去。
22Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi;
23但如今,在这里再没有 可传的 地方,而且这好几年,我切心想望到 西班牙 去的时候,可以到你们那里,
23sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,
24盼望从你们那里经过,得见你们,先与你们彼此交往,心里稍微满足,然后蒙你们送行。
24kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi);
25但现在,我往 耶路撒冷 去供给圣徒。
25sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
26因为 马其顿 和 亚该亚 人乐意凑出捐项给 耶路撒冷 圣徒中的穷人。
26Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem.
27这固然是他们乐意的,其实也算是所欠的债;因外邦人既然在他们属灵的好处上有分,就当把养身之物供给他们。
27Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj.
28等我办完了这事,把这善果向他们交付明白,我就要路过你们那里,往 西班牙 去。
28Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.
29我也晓得,去的时候必带着基督丰盛的恩典而去。
29Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.
30弟兄们,我借着我们主耶稣基督,又借着 圣 灵的爱,劝你们与我一同竭力,为我祈求 神,
30Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi;
31叫我脱离在 犹太 不顺从的人,也叫我为 耶路撒冷 所办的捐项可蒙圣徒悦纳,
31ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
32并叫我顺着 神的旨意,欢欢喜喜地到你们那里,与你们同得安息。
32por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi.
33愿赐平安的 神常和你们众人同在。阿们!
33Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.