罗马书 9
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我在基督里说真话,并不谎言,有我良心被圣灵感动,给我作见证:
1Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
2我是大有忧愁,心里时常伤痛;
2ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro.
3为我弟兄,我骨肉之亲,就是自己被咒诅,与基督分离,我也愿意。
3Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno;
4他们是 以色列 人;那儿子的名分、荣耀、诸约、律法、礼仪、应许都是他们的。
4kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj;
5列祖就是他们的祖宗;按肉体说,基督也是从他们出来的。他是在万有之上,永远可称颂的 神。阿们!
5kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen.
6这不是说 神的话落了空。因为从 以色列 生的不都是 以色列 人,
6Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;
7也不因为是 亚伯拉罕 的后裔就都作他的儿女;惟独「从 以撒 生的才要称为你的后裔。」
7nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron.
8这就是说,肉身所生的儿女不是 神的儿女,惟独那应许的儿女才算是后裔。
8Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.
9因为所应许的话是这样说:「到 明年 这时候我要来, 撒拉 必生一个儿子。」
9Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara.
10不但如此,还有 利百加 ,既从一个人,就是从我们的祖宗 以撒 怀了孕,(
10Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak
11双子 还没有生下来,善恶还没有做出来,只因要显明 神拣选人的旨意,不在乎人的行为,乃在乎召人的 主 。)
11(ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
12神就对 利百加 说:「将来,大的要服事小的。」
12estis dirite al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan.
13正如 经上 所记: 雅各 是我所爱的; 以扫 是我所恶的。
13Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
14这样,我们可说什么呢?难道 神有什么不公平吗?断乎没有!
14Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne!
15因他对 摩西 说: 我要怜悯谁就怜悯谁, 要恩待谁就恩待谁。
15Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
16据此看来,这不在乎那定意的,也不在乎那奔跑的,只在乎发怜悯的 神。
16Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
17因为经上有话向法老说:「我将你兴起来,特要在你身上彰显我的权能,并要使我的名传遍天下。」
17Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
18如此看来, 神要怜悯谁就怜悯谁,要叫谁刚硬就叫谁刚硬。
18Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
19这样,你必对我说:「他为什么还指责人呢?有谁抗拒他的旨意呢?」
19Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo?
20你这个人哪,你是谁,竟敢向 神强嘴呢?受造之物岂能对造他的说:「你为什么这样造我呢?」
20Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?
21窑匠难道没有权柄从一团泥里拿一块做成贵重的器皿,又拿一块做成卑贱的器皿吗?
21Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
22倘若 神要显明他的忿怒,彰显他的权能,就多多忍耐宽容那可怒、预备遭毁灭的器皿,
22Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo;
23又要将他丰盛的荣耀彰显在那蒙怜悯、早预备得荣耀的器皿上。
23kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro,
24这 器皿 就是我们被 神所召的,不但是从 犹太 人中,也是从外邦人中。这有什么不可呢?
24nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj?
25就像 神在 何西阿 书上说: 那本来不是我子民的, 我要称为「我的子民」; 本来不是蒙爱的, 我要称为「蒙爱的」。
25Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.
26从前在什么地方对他们说: 你们不是我的子民, 将来就在那里称他们为「永生 神的儿子」。
26Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
27以赛亚 指着 以色列 人喊着说:「 以色列 人虽多如海沙,得救的不过是剩下的余数;
27Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos;
28因为主要在世上施行他的话,叫他的话都成全,速速地完结。」
28ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin.
29又如 以赛亚 先前说过: 若不是万军之主给我们存留余种, 我们早已像 所多玛 、 蛾摩拉 的样子了。
29Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
30这样,我们可说什么呢?那本来不追求义的外邦人反得了义,就是因信而得的义。
30Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;
31但 以色列 人追求律法的义,反得不着律法的义。
31sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon.
32这是什么缘故呢?是因为他们不凭着信心求,只凭着行为求;他们正跌在那绊脚石上。
32Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo;
33就如经上所记: 我在 锡安 放一块绊脚的石头,跌人的磐石; 信靠他的人必不至于羞愧。
33kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.