罗马书 8
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1如今,那些在基督耶稣里的就不定罪了。
1Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
2因为赐生命 圣 灵的律,在基督耶稣里释放了我,使我脱离罪和死的律了。
2Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.
3律法既因肉体软弱,有所不能行的, 神就差遣自己的儿子,成为罪身的形状,作了赎罪祭,在肉体中定了罪案,
3Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;
4使律法的义成就在我们这不随从肉体、只随从 圣 灵的人身上。
4por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.
5因为,随从肉体的人体贴肉体的事;随从 圣 灵的人体贴 圣 灵的事。
5Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.
6体贴肉体的,就是死;体贴 圣 灵的,乃是生命、平安。
6Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;
7原来体贴肉体的,就是与 神为仇;因为不服 神的律法,也是不能服,
7ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;
8而且属肉体的人不能得 神的喜欢。
8kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.
9如果 神的灵住在你们心里,你们就不属肉体,乃属 圣 灵了。人若没有基督的灵,就不是属基督的。
9Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.
10基督若在你们心里,身体就因罪而死,心灵却因义而活。
10Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.
11然而,叫耶稣从死里复活者的灵若住在你们心里,那叫基督耶稣从死里复活的,也必借着住在你们心里的 圣 灵,使你们必死的身体又活过来。
11Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.
12弟兄们,这样看来,我们并不是欠肉体的债去顺从肉体活着。
12Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;
13你们若顺从肉体活着,必要死;若靠着 圣 灵治死身体的恶行,必要活着。
13ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.
14因为凡被 神的灵引导的,都是 神的儿子。
14Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
15你们所受的,不是奴仆的心,仍旧害怕;所受的,乃是儿子的心,因此我们呼叫:「阿爸!父!」
15Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.
16圣灵与我们的心同证我们是 神的儿女;
16La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;
17既是儿女,便是后嗣,就是 神的后嗣,和基督同作后嗣。如果我们和他一同受苦,也必和他一同得荣耀。
17kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
18我想,现在的苦楚若比起将来要显于我们的荣耀就不足介意了。
18Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
19受造之物切望等候 神的众子显出来。
19Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
20因为受造之物服在虚空之下,不是自己愿意,乃是因那叫他如此的。
20Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
21但受造之物仍然指望脱离败坏的辖制,得享 神儿女自由的荣耀。
21ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
22我们知道,一切受造之物一同叹息,劳苦,直到如今。
22Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
23不但如此,就是我们这有 圣 灵初结果子的,也是自己心里叹息,等候得着儿子的名分,乃是我们的身体得赎。
23Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.
24我们得救是在乎盼望;只是所见的盼望不是盼望,谁还盼望他所见的呢?
24Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?
25但我们若盼望那所不见的,就必忍耐等候。
25Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
26况且,我们的软弱有 圣 灵帮助;我们本不晓得当怎样祷告,只是 圣 灵亲自用说不出来的叹息替我们祷告。
26Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;
27鉴察人心的,晓得 圣 灵的意思,因为 圣 灵照着 神的 旨意 替圣徒祈求。
27kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.
28我们晓得万事都互相效力,叫爱 神的人得益处,就是按他旨意被召的人。
28Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
29因为他预先所知道的人,就预先定下效法他儿子的模样,使他儿子在许多弟兄中作长子。
29Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
30预先所定下的人又召他们来;所召来的人又称他们为义;所称为义的人又叫他们得荣耀。
30kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.
31既是这样,还有什么说的呢? 神若帮助我们,谁能敌挡我们呢?
31Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?
32神既不爱惜自己的儿子,为我们众人舍了,岂不也把万物和他一同白白地赐给我们吗?
32Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?
33谁能控告 神所拣选的人呢?有 神称他们为义了。
33Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;
34谁能定他们的罪呢?有基督耶稣已经死了,而且从死里复活,现今在 神的右边,也替我们祈求。
34kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.
35谁能使我们与基督的爱隔绝呢?难道是患难吗?是困苦吗?是逼迫吗?是饥饿吗?是赤身露体吗?是危险吗?是刀剑吗?
35Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
36如 经上 所记: 我们为你的缘故终日被杀; 人看我们如将宰的羊。
36Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
37然而,靠着爱我们的 主 ,在这一切的事上已经得胜有余了。
37Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
38因为我深信无论是死,是生,是天使,是掌权的,是有能的,是现在的事,是将来的事,
38Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,
39是高处的,是低处的,是别的受造之物,都不能叫我们与 神的爱隔绝;这爱是在我们的主基督耶稣里的。
39nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.