以斯拉记
Chapter 6

以斯拉记

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1于是 大流士 王降旨,要寻察典籍库内,就是在 巴比伦 藏宝物之处;
1Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
2在 米底亚 省 亚马他 城的宫内寻得一卷,其中记着说:
2Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo:
3「 塞鲁士 王元年,他降旨论到 耶路撒冷 神的殿,要建造这殿为献祭之处,坚立殿的根基。殿高六十肘,宽六十肘,
3En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj.
4用三层大石头,一层新木头,经费要出于王库;
4Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
5并且 神殿的金银器皿,就是 尼布甲尼撒 从 耶路撒冷 的殿中掠到 巴比伦 的,要归还带到 耶路撒冷 的殿中,各按原处放在 神的殿里。」
5Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
6「现在 河西 的总督 达乃 和 示他·波斯乃 ,并你们的同党,就是住 河西 的 亚法萨迦 人,你们当远离他们。
6Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;
7不要拦阻 神殿的工作,任凭 犹大 人的省长和 犹大 人的长老在原处建造 神的这殿。
7permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko.
8我又降旨,吩咐你们向 犹大 人的长老为建造 神的殿当怎样行,就是从 河西 的款项中,急速拨取贡银作他们的经费,免得耽误工作。
8Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.
9他们与天上的 神献燔祭所需用的公牛犊、公绵羊、绵羊羔,并所用的麦子、盐、酒、油,都要照 耶路撒冷 祭司的话,每日供给他们,不得有误;
9Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto,
10好叫他们献馨香的祭给天上的 神,又为王和王众子的寿命祈祷。
10por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj.
11我再降旨,无论谁更改这命令,必从他房屋中拆出一根梁来,把他举起,悬在其上,又使他的房屋成为粪堆。
11De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
12若有王和民伸手更改这 命令 ,拆毁这殿,愿那使 耶路撒冷 的殿作为他名居所的 神将他们灭绝。我— 大流士 降这旨意,当速速遵行。」
12Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.
13于是, 河西 总督 达乃 和 示他·波斯乃 ,并他们的同党,因 大流士 王所发的命令,就急速遵行。
13Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.
14犹大 长老因先知 哈该 和 易多 的孙子 撒迦利亚 所说劝勉的话就建造这殿,凡事亨通。他们遵着 以色列 神的命令和 波斯 王 塞鲁士 、 大流士 、 亚达薛西 的旨意,建造完毕。
14Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.
15大流士 王第六年,亚达月初三日,这殿修成了。
15Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.
16以色列 的祭司和 利未 人,并其余被掳归回的人都欢欢喜喜地行奉献 神殿的礼。
16Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
17行奉献 神殿的礼就献公牛一百只,公绵羊二百只,绵羊羔四百只,又照 以色列 支派的数目献公山羊十二只,为 以色列 众人作赎罪祭;
17Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.
18且派祭司和 利未 人按着班次在 耶路撒冷 事奉 神,是照 摩西 律法 书上所写的。
18Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
19正月十四日,被掳归回的人守逾越节。
19Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
20原来,祭司和 利未 人一同自洁,无一人不洁净。 利未 人为被掳归回的众人和他们的弟兄众祭司,并为自己宰逾越节 的羊羔 。
20Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
21从掳到之地归回的 以色列 人和一切除掉所染外邦人污秽、归附他们、要寻求耶和华— 以色列 神的人都吃 这羊羔 ,
21Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
22欢欢喜喜地守除酵节七日;因为耶和华使他们欢喜,又使 亚述 王的心转向他们,坚固他们的手,作 以色列 神殿的工程。
22Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.