以斯拉记 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1犹大 和 便雅悯 的敌人听说被掳归回的人为耶和华— 以色列 的 神建造殿宇,
1Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,
2就去见 所罗巴伯 和 以色列 的族长,对他们说:「请容我们与你们一同建造;因为我们寻求你们的 神,与你们一样。自从 亚述 王 以撒哈顿 带我们上这地以来,我们常祭祀 神。」
2tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi, ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien.
3但 所罗巴伯 、 耶书亚 ,和其余 以色列 的族长对他们说:「我们建造 神的殿与你们无干,我们自己为耶和华— 以色列 的 神协力建造,是照 波斯 王 塞鲁士 所吩咐的。」
3Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de Persujo.
4那地的民,就在 犹大 人建造的时候,使他们的手发软,扰乱他们;
4Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado.
5从 波斯 王 塞鲁士 年间,直到 波斯 王 大流士 登基的时候,贿买谋士,要败坏他们的谋算。
5Kaj ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, reĝo de Persujo, ĝis la reĝado de Dario, reĝo de Persujo.
6在 亚哈随鲁 才登基的时候,上本控告 犹大 和 耶路撒冷 的居民。
6Kaj en la tempo de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, en la komenco de lia reĝado, ili skribis akuzon kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
7亚达薛西 年间, 比施兰 、 米特利达 、 他别 ,和他们的同党上本奏告 波斯 王 亚达薛西 。本章是用 亚兰 文字 , 亚兰 方言 。
7En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artaĥŝaŝt, reĝo de Persujo: la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.
8省长 利宏 、书记 伸帅 要控告 耶路撒冷 人,也上本奏告 亚达薛西 王。
8Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, skribis unu leteron kontraŭ Jerusalem al Artaĥŝaŝt, la reĝo, en la sekvanta maniero:
9省长 利宏 、书记 伸帅 ,和同党的 底拿 人、 亚法萨提迦 人、 他毗拉 人、 亚法撒 人、 亚基卫 人、 巴比伦 人、 书珊迦 人、 底亥 人、 以拦 人,
9Ni, Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsatĥanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, Ŝuŝananoj, Dehaanoj, Elamanoj,
10和尊大的 亚斯那巴 所迁移、安置在 撒马利亚 城,并大 河西 一带地方的人等,
10kaj la aliaj popoloj, kiujn transloĝigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.
11上奏 亚达薛西 王说:「 河西 的臣民云云:
11Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li: Al la reĝo Artaĥŝaŝt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.
12王该知道,从王那里上到我们这里的 犹大 人,已经到 耶路撒冷 重建这反叛恶劣的城,筑立根基,建造城墙。
12Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.
13如今王该知道,他们若建造这城,城墙完毕就不再与王进贡,交课,纳税,终久王必受亏损。
13Nun estu sciate al la reĝo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton.
14我们既食御盐,不忍见王吃亏,因此奏告于王。
14Ĉar ni manĝas salon el la reĝa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la reĝon, tial ni sendas kaj sciigas al la reĝo,
15请王考察先王的实录,必在其上查知这城是反叛的城,与列王和各省有害;自古以来,其中常有悖逆的事,因此这城曾被拆毁。
15ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.
16我们谨奏王知,这城若再建造,城墙完毕, 河西 之地王就无分了。」
16Ni sciigas al la reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.
17那时王谕复省长 利宏 、书记 伸帅 ,和他们的同党,就是住 撒马利亚 并 河西 一带地方的人,说:「愿你们平安云云。
17La reĝo sendis respondon: Al Reĥum, konsilisto, Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.
18你们所上的本,已经明读在我面前。
18La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaŭ mi;
19我已命人考查,得知此城古来果然背叛列王,其中常有反叛悖逆的事。
19kaj mi donis ordonon, ke oni serĉu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en ĝi;
20从前 耶路撒冷 也有大君王统管 河西 全 地 ,人就给他们进贡,交课,纳税。
20ke potencaj reĝoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.
21现在你们要出告示命这些人停工,使这城不得建造,等我降旨。
21Tial agu laŭ ĉi tiu ordono: malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi.
22你们当谨慎,不可迟延,为何容害加重,使王受亏损呢?」
22Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskiĝu granda malprofito por la reĝo.
23亚达薛西 王的上谕读在 利宏 和书记 伸帅 ,并他们的同党面前,他们就急忙往 耶路撒冷 去见 犹大 人,用势力强迫他们停工。
23Kiam ĉi tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt estis tralegita antaŭ Reĥum, la skribisto Ŝimŝaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.
24于是,在 耶路撒冷 神殿的工程就停止了,直停到 波斯 王 大流士 第二年。
24Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.