以斯拉记
Chapter 10

以斯拉记

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以斯拉 祷告,认罪,哭泣,俯伏在 神殿前的时候,有 以色列 中的男女孩童聚集到 以斯拉 那里,成了大会,众民无不痛哭。
1Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
2属 以拦 的子孙、 耶歇 的儿子 示迦尼 对 以斯拉 说:「我们在此地娶了外邦女子为妻,干犯了我们的 神,然而 以色列 人还有指望。
2Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
3现在当与我们的 神立约,休这一切的妻,离绝她们所生的,照着我主和那因 神命令战兢之人所议定的,按律法而行。
3Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
4你起来,这是你当办的事,我们必帮助你,你当奋勉而行。」
4Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
5以斯拉 便起来,使祭司长和 利未 人,并 以色列 众人起誓说,必照这话去行;他们就起了誓。
5Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
6以斯拉 从 神殿前起来,进入 以利亚实 的儿子 约哈难 的屋里,到了那里不吃饭,也不喝水;因为被掳归回之人所犯的罪,心里悲伤。
6Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
7他们通告 犹大 和 耶路撒冷 被掳归回的人,叫他们在 耶路撒冷 聚集。
7Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem,
8凡不遵首领和长老所议定、三日之内不来的,就必抄他的家,使他离开被掳归回之人的会。
8kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
9于是, 犹大 和 便雅悯 众人,三日之内都聚集在 耶路撒冷 。那日正是九月二十日,众人都坐在 神殿前的宽阔处;因这事,又因下大雨,就都战兢。
9Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
10祭司 以斯拉 站起来,对他们说:「你们有罪了;因你们娶了外邦的女子为妻,增添 以色列 人的罪恶。
10Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
11现在当向耶和华—你们列祖的 神认罪,遵行他的旨意,离绝这些国的民和外邦的女子。」
11Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
12会众都大声回答说:「我们必照着你的话行,
12Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
13只是百姓众多,又逢大雨的时令,我们不能站在外头,这也不是一两天办完的事,因我们在这事上犯了大罪;
13Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
14不如为全会众派首领办理。凡我们城邑中娶外邦女子为妻的,当按所定的日期,同着本城的长老和士师而来,直到办完这事, 神的烈怒就转离我们了。」
14Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
15惟有 亚撒黑 的儿子 约拿单 , 特瓦 的儿子 雅哈谢 阻挡这事,并有 米书兰 和 利未 人 沙比太 帮助他们。
15Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin.
16被掳归回的人如此而行。祭司 以斯拉 和些族长按着宗族都指名见派;在十月初一日,一同在座查办这事,
16Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
17到正月初一日,才查清娶外邦女子的人数。
17Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
18在祭司中查出娶外邦女子为妻的,就是 耶书亚 的子孙 约萨达 的儿子,和他弟兄 玛西雅 、 以利以谢 、 雅立 、 基大利 ;
18Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
19他们便应许必休他们的妻。他们因有罪,就 献 群中的一只公绵羊赎罪。
19Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon.
20音麦 的子孙中,有 哈拿尼 、 西巴第雅 。
20Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja;
21哈琳 的子孙中,有 玛西雅 、 以利雅 、 示玛雅 、 耶歇 、 乌西雅 。
21el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija;
22巴施户珥 的子孙中,有 以利约乃 、 玛西雅 、 以实玛利 、 拿坦业 、 约撒拔 、 以利亚撒 。
22el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
23利未 人中,有 约撒拔 、 示每 、 基拉雅 ( 基拉雅 就是 基利他 ),还有 毗他希雅 、 犹大 、 以利以谢 。
23kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer;
24歌唱的人中有 以利亚实 。守门的人中,有 沙龙 、 提联 、 乌利 。
24el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri;
25以色列 人 巴录 的子孙中,有 拉米 、 耶西雅 、 玛基雅 、 米雅民 、 以利亚撒 、 玛基雅 、 比拿雅 。
25el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
26以拦 的子孙中,有 玛他尼 、 撒迦利亚 、 耶歇 、 押底 、 耶利末 、 以利雅 。
26el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
27萨土 的子孙中,有 以利约乃 、 以利亚实 、 玛他尼 、 耶利末 、 撒拔 、 亚西撒 。
27el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
28比拜 的子孙中,有 约哈难 、 哈拿尼雅 、 萨拜 、 亚勒 。
28el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
29巴尼 的子孙中,有 米书兰 、 玛鹿 、 亚大雅 、 雅述 、 示押 、 耶利末 。
29el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot;
30巴哈·摩押 的子孙中,有 阿底拿 、 基拉 、 比拿雅 、 玛西雅 、 玛他尼 、 比撒列 、 宾内 、 玛拿西 。
30el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
31哈琳 的子孙中,有 以利以谢 、 伊示雅 、 玛基雅 、 示玛雅 、 西缅 、
31el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon,
32便雅悯 、 玛鹿 、 示玛利雅 。
32Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja;
33哈顺 的子孙中,有 玛特乃 、 玛达他 、 撒拔 、 以利法列 、 耶利买 、 玛拿西 、 示每 。
33el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei;
34巴尼 的子孙中,有 玛玳 、 暗兰 、 乌益 、
34el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel,
35比拿雅 、 比底雅 、 基禄 、
35Benaja, Bedja, Keluhu,
36瓦尼雅 、 米利末 、 以利亚实 、
36Vanja, Meremot, Eljaŝib,
37玛他尼 、 玛特乃 、 雅扫 、
37Matanja, Matnaj, Jaasaj,
38巴尼 、 宾内 、 示每 、
38Bani, Binuj, Ŝimei,
39示利米雅 、 拿单 、 亚大雅 、
39Ŝelemja, Natan, Adaja,
40玛拿底拜 、 沙赛 、 沙赖 、
40Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj,
41亚萨利 、 示利米雅 、 示玛利雅 、
41Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja,
42沙龙 、 亚玛利雅 、 约瑟 。
42Ŝalum, Amarja, Jozef;
43尼波 的子孙中,有 耶利 、 玛他提雅 、 撒拔 、 西比拿 、 雅玳 、 约珥 、 比拿雅 。
43el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
44这些人都娶了外邦女子为妻,其中也有生了儿女的。
44Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.