哥林多后书 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我们岂是又举荐自己吗?岂像别人用人的荐信给你们或用你们的荐信给人吗?
1Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi?
2你们就是我们的荐信,写在我们的心里,被众人所知道所念诵的。
2Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj;
3你们明显是基督的信,借着我们修成的。不是用墨写的,乃是用永生 神的灵写的;不是写在石版上,乃是写在心版上。
3ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.
4我们因基督,所以在 神面前才有这样的信心。
4Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;
5并不是我们凭自己能承担什么事;我们所能承担的,乃是出于 神。
5ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio,
6他叫我们能承当这新约的执事,不是凭着字句,乃是凭着精意;因为那字句是叫人死,精意是叫人活。
6kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.
7那用字刻在石头上属死的职事尚且有荣光,甚至 以色列 人因 摩西 面上的荣光,不能定睛看他的脸;这荣光原是渐渐退去的,
7Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta,
8何况那属灵的职事岂不更有荣光吗?
8kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?
9若是定罪的职事有荣光,那称义的职事荣光就越发大了。
9Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.
10那从前有荣光的,因这极大的荣光就算不得有荣光了;
10Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro.
11若那废掉的有荣光,这长存的就更有荣光了。
11Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.
12我们既有这样的盼望,就大胆讲说,
12Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,
13不像 摩西 将帕子蒙在脸上,叫 以色列 人不能定睛看到那将废者 的 结局。
13kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta;
14但他们的心地刚硬,直到今日诵读旧约的时候,这帕子还没有揭去。这帕子在基督里已经废去了。
14sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,
15然而直到今日,每逢诵读 摩西 书 的时候,帕子还在他们心上。
15sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro.
16但他们的心几时归向主,帕子就几时除去了。
16Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.
17主就是那灵;主的灵在哪里,那里就得以自由。
17La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.
18我们众人既然敞着脸得以看见主的荣光,好像从镜子里返照,就变成主的形状,荣上加荣,如同从主的灵变成的。
18Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.