哥林多后书 2
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我自己定了主意再到你们那里去,必须大家没有忧愁。
1Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo.
2倘若我叫你们忧愁,除了我叫那忧愁的人以外,谁能叫我快乐呢?
2Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi?
3我曾把这事写给你们,恐怕我到的时候,应该叫我快乐的那些人,反倒叫我忧愁。我也深信,你们众人都以我的快乐为自己的快乐。
3Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj.
4我先前心里难过痛苦,多多地流泪,写信给你们,不是叫你们忧愁,乃是叫你们知道我格外地疼爱你们。
4Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.
5若有叫人忧愁的,他不但叫我忧愁,也是叫你们众人有几分忧愁。我说几分,恐怕说得太重。
5Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj.
6这样的人受了众人的责罚也就够了,
6Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;
7倒不如赦免他,安慰他,免得他忧愁太过,甚至沉沦了。
7pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo.
8所以我劝你们,要向他显出坚定不移的爱心来。
8Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.
9为此我先前也写信给你们,要试验你们,看你们凡事顺从不顺从。
9Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj.
10你们赦免谁,我也赦免谁。我若有所赦免的,是在基督面前为你们赦免的,
10Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo,
11免得撒但趁着机会胜过我们,因我们并非不晓得他的诡计。
11por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.
12我从前为基督的福音到了 特罗亚 ,主也给我开了门。
12Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo,
13那时,因为没有遇见兄弟 提多 ,我心里不安,便辞别那里的人往 马其顿 去了。
13mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo.
14感谢 神!常率领我们在基督里夸胜,并借着我们在各处显扬那因认识基督而有的香气。
14Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo.
15因为我们在 神面前,无论在得救的人身上或灭亡的人身上,都有基督馨香之气。
15Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;
16在这等人,就作了死的香气叫他死;在那等人,就作了活的香气叫他活。这事谁能当得起呢?
16al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio?
17我们不像那许多人,为利混乱 神的道;乃是由于诚实,由于 神,在 神面前凭着基督讲道。
17Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.