哥林多前书 15
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄们,我如今把先前所传给你们的福音告诉你们知道;这福音你们也领受了,又靠着站立得住,
1Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,
2并且你们若不是徒然相信,能以持守我所传给你们的,就必因这福音得救。
2per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
3我当日所领受又传给你们的:第一,就是基督照圣经所说,为我们的罪死了,
3Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
4而且埋葬了;又照圣经所说,第三天复活了,
4kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
5并且显给 矶法 看,然后显给十二使徒看;
5kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
6后来一时显给五百多弟兄看,其中一大半到如今还在,却也有已经睡了的。
6poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
7以后显给 雅各 看,再显给众使徒看,
7poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj;
8末了也显给我看;我如同未到产期而生的人一般。
8kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.
9我原是使徒中最小的,不配称为使徒,因为我从前逼迫 神的教会。
9Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
10然而,我今日成了何等人,是蒙 神的恩才成的,并且他所赐我的恩不是徒然的。我比众使徒格外劳苦;这原不是我,乃是 神的恩与我同在。
10Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
11不拘是我,是众使徒,我们如此传,你们也如此信了。
11Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
12既传基督是从死里复活了,怎么在你们中间有人说没有死人复活的事呢?
12Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?
13若没有死人复活的事,基督也就没有复活了。
13Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
14若基督没有复活,我们所传的便是枉然,你们所信的也是枉然;
14kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
15并且明显我们是为 神妄作见证的,因我们见证 神是叫基督复活了。若死人真不复活, 神也就没有叫基督复活了。
15Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas.
16因为死人若不复活,基督也就没有复活了。
16Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
17基督若没有复活,你们的信便是徒然,你们仍在罪里。
17kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj.
18就是在基督里睡了的人也灭亡了。
18Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo.
19我们若靠基督只在今生有指望,就算比众人更可怜。
19Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
20但基督已经从死里复活,成为睡了之人初熟的果子。
20Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
21死既是因一人而来,死人复活也是因一人而来。
21Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.
22在 亚当 里众人都死了;照样,在基督里众人也都要复活。
22Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
23但各人是按着自己的次序复活:初熟的果子是基督;以后,在他来的时候,是那些属基督的。
23Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
24再后,末期到了,那时基督既将一切执政的、掌权的、有能的都毁灭了,就把国交与父 神。
24Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
25因为基督必要作王,等 神把一切仇敌都放在他的脚下。
25Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
26尽末了所毁灭的仇敌就是死。
26La lasta neniigota malamiko estas la morto.
27因为 经上 说:「 神叫万物都服在他的脚下。」既说万物都服了他,明显那叫万物服他的,不在其内了。
27Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
28万物既服了他,那时子也要自己服那叫万物服他的,叫 神在万物之上,为万物之主。
28Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
29不然,那些为死人受洗的,将来怎样呢?若死人总不复活,因何为他们受洗呢?
29Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili?
30我们又因何时刻冒险呢?
30kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon?
31弟兄们,我在我主基督耶稣里,指着你们所夸的口极力地说,我是天天 冒 死。
31Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.
32我若当日像寻常人,在 以弗所 同野兽战斗,那于我有什么益处呢?若死人不复活, 我们就吃吃喝喝吧! 因为明天要死了。
32Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
33你们不要自欺;滥交是败坏善行。
33Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.
34你们要醒悟为善,不要犯罪,因为有人不认识 神。我说这话是要叫你们羞愧。
34Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
35或有人问:「死人怎样复活,带着什么身体来呢?」
35Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
36无知的人哪,你所种的,若不死就不能生。
36Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;
37并且你所种的不是那将来的形体,不过是子粒,即如麦子,或是别样的谷。
37kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco;
38但 神随自己的意思给他一个形体,并叫各等子粒各有自己的形体。
38sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon.
39凡肉体各有不同:人是一样,兽又是一样,鸟又是一样,鱼又是一样。
39Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.
40有天上的形体,也有地上的形体;但天上形体的荣光是一样,地上形体的荣光又是一样。
40Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
41日有日的荣光,月有月的荣光,星有星的荣光;这星和那星的荣光也有分别。
41Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
42死人复活也是这样:所种的是必朽坏的,复活的是不朽坏的;
42Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco;
43所种的是羞辱的,复活的是荣耀的;所种的是软弱的,复活的是强壮的;
43ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco;
44所种的是血气的身体,复活的是灵性的身体。若有血气的身体,也必有灵性的身体。
44ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.
45经上 也是这样记着说:「首先的人 亚当 成了有灵的活人」;末后的 亚当 成了叫人活的灵。
45Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
46但属灵的不在先,属血气的在先,以后才有属灵的。
46Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
47头一个人是出于地,乃属土;第二个人是出于天。
47La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo.
48那属土的怎样,凡属土的也就怎样;属天的怎样,凡属天的也就怎样。
48Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
49我们既有属土的形状,将来也必有属天的形状。
49Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.
50弟兄们,我告诉你们说,血肉 之体 不能承受 神的国,必朽坏的不能承受不朽坏的。
50Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
51我如今把一件奥秘的事告诉你们:我们不是都要睡觉,乃是都要改变,
51Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos,
52就在一霎时,眨眼之间,号筒末次吹响的时候。因号筒要响,死人要复活成为不朽坏的,我们也要改变。
52en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
53这必朽坏的总要变成不朽坏的,这必死的总要变成不死的。
53Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
54这必朽坏的既变成不朽坏的,这必死的既变成不死的,那时 经上 所记「死被得胜吞灭」的话就应验了。
54Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
55死啊!你得胜的权势在哪里? 死啊!你的毒钩在哪里?
55Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
56死的毒钩就是罪,罪的权势就是律法。
56La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;
57感谢 神,使我们借着我们的主耶稣基督得胜。
57sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
58所以,我亲爱的弟兄们,你们务要坚固,不可摇动,常常竭力多做主工;因为知道,你们的劳苦在主里面不是徒然的。
58Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.