哥林多前书 12
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄们,论到属灵的 恩赐 ,我不愿意你们不明白。
1Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
2你们作外邦人的时候,随事被牵引,受迷惑,去服事那哑巴偶像,这是你们知道的。
2Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
3所以我告诉你们,被 神的灵感动的,没有说「耶稣是可咒诅」的;若不是被 圣 灵感动的,也没有能说「耶稣是主」的。
3Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
4恩赐原有分别, 圣 灵却是一位。
4Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
5职事也有分别,主却是一位。
5Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
6功用也有分别, 神却是一位,在众人里面运行一切的事。
6Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
7圣 灵显在各人身上,是叫人得益处。
7Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
8这人蒙 圣 灵赐他智慧的言语,那人也蒙这位 圣 灵赐他知识的言语,
8Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
9又有一人蒙这位 圣 灵赐他信心,还有一人蒙这位 圣 灵赐他医病的恩赐,
9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
10又叫一人能行异能,又叫一人能作先知,又叫一人能辨别诸灵,又叫一人能说方言,又叫一人能翻方言。
10kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
11这一切都是这位 圣 灵所运行、随己意分给各人的。
11sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
12就如身子是一个,却有许多肢体;而且肢体虽多,仍是一个身子;基督也是这样。
12Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
13我们不拘是 犹太 人,是 希腊 人,是为奴的,是自主的,都从一位 圣 灵受洗,成了一个身体,饮于一位 圣 灵。
13Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
14身子原不是一个肢体,乃是许多肢体。
14Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
15设若脚说:「我不是手,所以不属乎身子,」它不能因此就不属乎身子。
15Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
16设若耳说:「我不是眼,所以不属乎身子,」它也不能因此就不属乎身子。
16Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
17若全身是眼,从哪里听声呢?若全身是耳,从哪里闻味呢?
17Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?
18但如今, 神随自己的意思把肢体俱各安排在身上了。
18Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
19若都是一个肢体,身子在哪里呢?
19Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
20但如今肢体是多的,身子却是一个。
20Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
21眼不能对手说:「我用不着你」;头也不能对脚说:「我用不着你。」
21Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.
22不但如此,身上肢体人以为软弱的,更是不可少的。
22Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
23身上肢体,我们看为不体面的,越发给它加上体面;不俊美的,越发得着俊美。
23kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
24我们俊美的肢体,自然用不着装饰;但 神配搭这身子,把加倍的体面给那有缺欠的肢体,
24sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
25免得身上分门别类,总要肢体彼此相顾。
25por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
26若一个肢体受苦,所有的肢体就一同受苦;若一个肢体得荣耀,所有的肢体就一同快乐。
26Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.
27你们就是基督的身子,并且各自作肢体。
27Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
28神在教会所设立的:第一是使徒,第二是先知,第三是教师,其次是行异能的,再次是得恩赐医病的,帮助人的,治理事的,说方言的。
28Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
29岂都是使徒吗?岂都是先知吗?岂都是教师吗?岂都是行异能的吗?
29Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
30岂都是得恩赐医病的吗?岂都是说方言的吗?岂都是翻方言的吗?
30ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
31你们要切切地求那更大的恩赐。 我现今把最妙的道指示你们。
31Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.