哥林多前书
Chapter 16
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1论到为圣徒捐钱,我从前怎样吩咐 加拉太 的众教会,你们也当怎样行。
1Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru.
2每逢七日的第一日,各人要照自己的进项抽出来留着,免得我来的时候现凑。
2La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
3及至我来到了,你们写信举荐谁,我就打发他们,把你们的捐资送到 耶路撒冷 去。
3Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
4若我也该去,他们可以和我同去。
4kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi.
5我要从 马其顿 经过;既经过了,就要到你们那里去,
5Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos;
6或者和你们同住几时,或者也过冬。无论我往哪里去,你们就可以给我送行。
6sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos.
7我如今不愿意路过见你们;主若许我,我就指望和你们同住几时。
7Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos.
8但我要仍旧住在 以弗所 ,直等到五旬节;
8Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto;
9因为有宽大又有功效的门为我开了,并且反对的人也多。
9ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.
10若是 提摩太 来到,你们要留心,叫他在你们那里无所惧怕;因为他劳力做主的工,像我一样。
10Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ;
11所以,无论谁都不可藐视他,只要送他平安前行,叫他到我这里来,因我指望他和弟兄们同来。
11neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj.
12至于兄弟 亚波罗 ,我再三地劝他同弟兄们到你们那里去;但这时他决不愿意去,几时有了机会他必去。
12Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
13你们务要警醒,在真道上站立得稳,要作大丈夫,要刚强。
13Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.
14凡你们所做的都要凭爱心而做。
14Ĉio via estu farata en amo.
15弟兄们,你们晓得 司提反 一家,是 亚该亚 初结的果子,并且他们专以服事圣徒为念。
15Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj),
16我劝你们顺服这样的人,并一切同工同劳的人。
16ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
17司提反 和 福徒拿都 ,并 亚该古 到这里来,我很喜欢;因为你们待我有不及之处,他们补上了。
17Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis.
18他们叫我和你们心里都快活。这样的人,你们务要敬重。
18Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
19亚细亚 的众教会问你们安。 亚居拉 和 百基拉 并在他们家里的教会,因主多多地问你们安。
19La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
20众弟兄都问你们安。你们要亲嘴问安,彼此务要圣洁。
20Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.
21我— 保罗 亲笔问安。
21La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano.
22若有人不爱主,这人可诅可咒。主必要来!
22Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.
23愿主耶稣基督的恩 常 与你们众人同在!
23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
24我在基督耶稣里的爱与你们众人同在。阿们!
24Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.