哥林多前书 9
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我不是自由的吗?我不是使徒吗?我不是见过我们的主耶稣吗?你们不是我在主里面所做之工吗?
1Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro?
2假若在别人,我不是使徒,在你们,我总是使徒,因为你们在主里正是我作使徒的印证。
2Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.
3我对那盘问我的人就是这样分诉:
3Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:
4难道我们没有权柄 靠福音 吃喝吗?
4Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki?
5难道我们没有权柄娶 信主的 姊妹为妻,带着一同往来,仿佛其余的使徒和主的弟兄并 矶法 一样吗?
5Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?
6独有我与 巴拿巴 没有权柄不做工吗?
6Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori?
7有谁当兵自备粮饷呢?有谁栽葡萄园不吃园里的果子呢?有谁牧养牛羊不吃牛羊的奶呢?
7Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro?
8我说这话,岂是照人的意见;律法不也是这样说吗?
8Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman?
9就如 摩西 的律法记着说:「牛 在场上 踹谷的时候,不可笼住它的嘴。」难道 神所挂念的是牛吗?
9Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas?
10不全是为我们说的吗?分明是为我们说的。因为耕种的当存着指望去耕种;打场的也当存得 粮 的指望去打场。
10aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno.
11我们若把属灵的种子撒在你们中间,就是从你们收割奉养肉身之物,这还算大事吗?
11Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?
12若别人在你们身上有这权柄,何况我们呢? 然而,我们没有用过这权柄,倒凡事忍受,免得基督的福音被阻隔。
12Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.
13你们岂不知为圣事劳碌的就吃殿中的物吗?伺候祭坛的就分领坛上的物吗?
13Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro?
14主也是这样命定,叫传福音的靠着福音养生。
14Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.
15但这权柄我全没有用过。我写这话,并非要你们这样待我,因为我宁可死也不叫人使我所夸的落了空。
15Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon.
16我传福音原没有可夸的,因为我是不得已的。若不传福音,我便有祸了。
16Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!
17我若甘心做这事,就有赏赐;若不甘心,责任却已经托付我了。
17Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.
18既是这样,我的赏赐是什么呢?就是我传福音的时候叫人不花钱得福音,免得用尽我传福音的权柄。
18Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.
19我虽是自由的,无人辖管;然而我甘心作了众人的仆人,为要多得人。
19Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.
20向 犹太 人,我就作 犹太 人,为要得 犹太 人;向律法以下的人,我虽不在律法以下,还是作律法以下的人,为要得律法以下的人。
20Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo;
21向没有律法的人,我就作没有律法的人,为要得没有律法的人;其实我在 神面前,不是没有律法;在基督面前,正在律法之下。
21al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo.
22向软弱的人,我就作软弱的人,为要得软弱的人。向什么样的人,我就作什么样的人。无论如何,总要救些人。
22Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.
23凡我所行的,都是为福音的缘故,为要与人同得这福音 的好处 。
23Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu.
24岂不知在场上赛跑的都跑,但得奖赏的只有一人?你们也当这样跑,好叫你们得着奖赏。
24Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.
25凡较力争胜的,诸事都有节制,他们不过是要得能坏的冠冕;我们却是要得不能坏的冠冕。
25Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
26所以,我奔跑不像无定向的;我斗拳不像打空气的。
26Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;
27我是攻克己身,叫身服我,恐怕我传 福音 给别人,自己反被弃绝了。
27sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.