Liber Numeri
Chapter 7
Clementine Vulgate, 1598
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Liber Numeri 7

Clementine Vulgate, 1598
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Factum est autem in die qua complevit Moyses tabernaculum, et erexit illud, unxitque et sanctificavit cum omnibus vasis suis, altare similiter et omnia vasa ejus:
1En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,
2obtulerunt principes Israël et capita familiarum, qui erant per singulas tribus, præfectique eorum, qui numerati fuerant,
2tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon —
3munera coram Domino sex plaustra tecta cum duodecim bobus. Unum plaustrum obtulere duo duces, et unum bovem singuli, obtuleruntque ea in conspectu tabernaculi.
3ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon.
4Ait autem Dominus ad Moysen:
4Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
5Suscipe ab eis ut serviant in ministerio tabernaculi, et trades ea Levitis juxta ordinem ministerii sui.
5Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado.
6Itaque cum suscepisset Moyses plaustra et boves, tradidit eos Levitis.
6Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.
7Duo plaustra et quatuor boves dedit filiis Gerson, juxta id quod habebant necessarium.
7Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado;
8Quatuor alia plaustra et octo boves dedit filiis Merari secundum officia et cultum suum, sub manu Ithamar filii Aaron sacerdotis.
8kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
9Filiis autem Caath non dedit plaustra et boves: quia in sanctuario serviunt, et onera propriis portant humeris.
9Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti.
10Igitur obtulerunt duces in dedicationem altaris, die qua unctum est, oblationem suam ante altare.
10Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron.
11Dixitque Dominus ad Moysen: Singuli duces per singulos dies offerant munera in dedicationem altaris.
11Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.
12Primo die obtulit oblationem suam Nahasson filius Aminadab de tribu Juda:
12En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.
13fueruntque in ea acetabulum argenteum pondo centum triginta siclorum, phiala argentea habens septuaginta siclos, juxta pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificium:
13Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
14mortariolum ex decem siclis aureis plenum incenso:
14unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
15bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
15unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
16hircumque pro peccato:
16unu kapro por pekofero;
17et in sacrificio pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc est oblatio Nahasson filii Aminadab.
17kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.
18Secundo die obtulit Nathanaël filius Suar, dux de tribu Issachar,
18En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar.
19acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, juxta pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificium:
19Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
20mortariolum aureum habens decem siclos plenum incenso:
20unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
21bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
21unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
22hircumque pro peccato:
22unu kapro por pekofero;
23et in sacrificio pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Nathanaël filii Suar.
23kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.
24Tertio die princeps filiorum Zabulon, Eliab filius Helon,
24En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon.
25obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum similia conspersa oleo in sacrificium:
25Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
26mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
26unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
27bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
27unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
28hircumque pro peccato:
28unu kapro por pekofero;
29et in sacrificio pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc est oblatio Eliab filii Helon.
29kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.
30Die quarto princeps filiorum Ruben, Elisur filius Sedeur,
30En la kvara tago — la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur.
31obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
31Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
32mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
32unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
33bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
33unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
34hircumque pro peccato:
34unu kapro por pekofero;
35et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Elisur filii Sedeur.
35kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.
36Die quinto princeps filiorum Simeon, Salamiel filius Surisaddai,
36En la kvina tago — la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
37obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
37Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
38mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
38unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
39bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
39unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
40hircumque pro peccato:
40unu kapro por pekofero;
41et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Salamiel filii Surisaddai.
41kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
42Die sexto princeps filiorum Gad, Eliasaph filius Duel,
42En la sesa tago — la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.
43obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
43Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
44mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
44unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
45bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
45unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
46hircumque pro peccato:
46unu kapro por pekofero;
47et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Eliasaph filii Duel.
47kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.
48Die septimo princeps filiorum Ephraim, Elisama filius Ammiud,
48En la sepa tago — la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud.
49obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
49Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
50mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
50unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
51bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
51unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
52hircumque pro peccato:
52unu kapro por pekofero;
53et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Elisama filii Ammiud.
53kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.
54Die octavo, princeps filiorum Manasse, Gamaliel filius Phadassur,
54En la oka tago — la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.
55obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
55Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
56mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
56unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
57bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
57unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
58hircumque pro peccato:
58unu kapro por pekofero;
59et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Gamaliel filii Phadassur.
59kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.
60Die nono princeps filiorum Benjamin, Abidan filius Gedeonis,
60En la naŭa tago — la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.
61obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
61Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
62et mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
62unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
63bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
63unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
64hircumque pro peccato:
64unu kapro por pekofero;
65et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Abidan filii Gedeonis.
65kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.
66Die decimo princeps filiorum Dan, Ahiezer filius Ammisaddai,
66En la deka tago — la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
67obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
67Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
68mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
68unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
69bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
69unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
70hircumque pro peccato:
70unu kapro por pekofero;
71et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Ahiezer filii Ammisaddai.
71kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
72Die undecimo princeps filiorum Aser, Phegiel filius Ochran,
72En la dek-unua tago — la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran.
73obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila conspersa oleo in sacrificum:
73Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
74mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
74unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
75bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
75unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
76hircumque pro peccato:
76unu kapro por pekofero;
77et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Phegiel filii Ochran.
77kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.
78Die duodecimo princeps filiorum Nephthali, Ahira filius Enan,
78En la dek-dua tago — la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan.
79obtulit acetabulum argenteum appendens centum triginta siclos, phialam argenteam habentem septuaginta siclos, ad pondus sanctuarii, utrumque plenum simila oleo conspersa in sacrificum:
79Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
80mortariolum aureum appendens decem siclos, plenum incenso:
80unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
81bovem de armento, et arietem, et agnum anniculum in holocaustum:
81unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
82hircumque pro peccato:
82unu kapro por pekofero;
83et in hostias pacificorum boves duos, arietes quinque, hircos quinque, agnos anniculos quinque. Hæc fuit oblatio Ahira filii Enan.
83kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.
84Hæc in dedicatione altaris oblata sunt a principibus Israël, in die qua consecratum est: acetabula argentea duodecim: phialæ argenteæ duodecim: mortariola aurea duodecim:
84Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;
85ita ut centum triginta siclos argenti haberet unum acetabulum, et septuaginta siclos haberet una phiala: id est, in commune vasorum omnium ex argento sicli duo millia quadringenti, pondere sanctuarii:
85po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo.
86mortariola aurea duodecim plena incenso, denos siclos appendentia pondere sanctuarii: id est, simul auri sicli centum viginti:
86Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.
87boves de armento in holocaustum duodecim, arietes duodecim, agni anniculi duodecim, et libamenta eorum: hirci duodecim pro peccato.
87Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.
88In hostias pacificorum, boves viginti quatuor, arietes sexaginta, hirci sexaginta, agni anniculi sexaginta. Hæc oblata sunt in dedicatione altaris, quando unctum est.
88Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita.
89Cumque ingrederetur Moyses tabernaculum fœderis, ut consuleret oraculum, audiebat vocem loquentis ad se de propitiatorio quod erat super arcam testimonii inter duos cherubim, unde et loquebatur ei.
89Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.