エレミヤ
Chapter 31
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「その時」と、主は言われる。「わたしはイスラエルのすべての氏族の神となり、彼らはわたしの民となる。」
1En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de ĉiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.
2主はこう言われる。「剣を免れた民は荒野で恵みを得た。わたしがイスラエルに安息を与えるために進んだ時のことである。」
2Tiele diras la Eternulo: En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviliĝo.
3主は昔、私に現れて言われた。 「まことに、わたしは永遠の愛をもってあなたを愛した。 それゆえ、慈しみをもってあなたを引き寄せた。
3De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.
4イスラエルのおとめよ、わたしは再びあなたを建てる。 あなたは建て直される。 あなたは再びタンバリンで身を飾り、 喜び楽しむ者たちの踊りに加わって出て行く。
4Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.
5あなたは再びサマリアの山々にぶどう畑を植える。 植える者たちは植え、 その実を味わう。
5Denove vi plantos vinberĝardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.
6エフライムの丘々で見張り人たちが、 『立て。シオンへ上り、私たちの神、主のもとへ行こう』と叫ぶ日が来る。」
6Ĉar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.
7主はこう言われる。 「ヤコブのために喜び歌い、 諸国民のかしらのために叫べ。 告げ知らせ、賛美し、こう言え。 『主よ、あなたの民、 イスラエルの残りの者を救ってください。』
7Ĉar tiele diras la Eternulo: Kantu ĝojon al Jakob kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru: Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael.
8見よ、わたしは彼らを北の国から連れて来て、 地の果てから集める。 その中には目の見えない者、足の不自由な者、 妊婦も産みの苦しみにある女も、ともにいる。 彼らは大きな集団となって帰って来る。
8Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien.
9彼らは泣きながら来る。 嘆願しながら来る彼らを、わたしは導く。 水の流れのほとりを歩ませ、 つまずくことのない平らな道を進ませる。 わたしはイスラエルの父であり、 エフライムはわたしの長子だからだ。
9Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
10諸国民よ、主の言葉を聞き、 遠くの島々に告げ知らせよ。こう言え。 『イスラエルを散らした方が彼を集め、 牧者がその群れを守るように、彼を守られる。』
10Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: La disĵetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel paŝtanto sian paŝtataron.
11主はヤコブを買い戻し、 彼より強い者の手から贖い出されたからだ。
11Ĉar la Eternulo elaĉetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
12彼らは来て、シオンの高みに上って歌い、 主の良いものへと流れるように集まる。 穀物、新しいぶどう酒、油、 羊と牛の若いものを求めて。 彼らは潤された園のようになり、 もはや二度と悲しむことはない。
12Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon.
13その時、おとめは踊って喜び、 若者も老人もともに喜ぶ。 わたしは彼らの嘆きを喜びに変え、 彼らを慰め、悲しみから解放して喜ばせる。
13Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
14わたしは祭司たちを豊かなもので満ち足らせ、 わたしの民はわたしの良いもので満ち足りる」と、主は言われる。
14Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasaĵoj, kaj Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, diras la Eternulo.
15主はこう言われる。 「ラマで声が聞こえる。 嘆きと悲痛な泣き声が。 ラケルが自分の子らのために泣いている。 子らがもういないので、 慰めを受けようとしない。」
15Tiele diras la Eternulo: Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filojn, ne volas konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas.
16主はこう言われる。 「泣く声を抑え、 目から涙を流すな。 あなたの労苦には報いがあるからだ」と、主は言われる。 「彼らは敵の地から帰って来る。
16Tiele diras la Eternulo: Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; ĉar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.
17あなたの将来には希望がある」と、主は言われる。 「あなたの子らは自分たちの地に帰って来る。
17Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.
18わたしは確かに、エフライムがこう嘆くのを聞いた。 『あなたは私を懲らしめ、 私は飼い慣らされていない子牛のように懲らしめを受けた。 私を立ち返らせてください。そうすれば、私は立ち返る。 あなたこそ、私の神、主だからだ。
18Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.
19私は立ち返った後、 悔い改めた。 教えを受けた後、 私はももを打った。 若いころのそしりを負っていたので、 私は恥じ、まことにうろたえた。』
19Kiam mi konvertiĝis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi portas la malhonoron de mia juneco.
20エフライムはわたしの大切な息子なのか。 わたしの愛する子なのか。 わたしは彼を責めて語るたびに、 なおも切に彼を思い起こす。 それゆえ、わたしの心は彼を切に慕う。 わたしは必ず彼をあわれむ」と、主は言われる。
20Ĉu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? ĉar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraŭ rememoras lin; tial Mia interno afliktiĝas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.
21「道しるべを立てよ。 標柱を置け。 あなたが通って来た大路、 その道に心を向けよ。 イスラエルのおとめよ、帰れ。 あなたのこれらの町々に帰れ。
21Starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en ĉi tiujn viajn urbojn.
22背信の娘よ、 いつまであちこちさまよい歩くのか。 主は地に新しいことを創造された。 女が男を取り囲む。」
22Ĝis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? Ĉar la Eternulo kreis ion novan sur la tero: virino ĉirkaŭos viron.
23イスラエルの神、万軍の主はこう言われる。「わたしが彼らを捕囚から帰らせる時、ユダの地とその町々では、再びこう言われる。『義の住まい、聖なる山よ、主があなたを祝福されるように。』
23Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de justeco, sankta monto!
24ユダとそのすべての町々には、農夫も、群れを連れて歩く者も、ともに住む。
24Kaj loĝos apud ĝi Jehuda kune kun ĉiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun paŝtataroj.
25わたしは疲れた者を満ち足らせ、悲しむすべての者を満たしたからだ。」
25Ĉar Mi sensoifigos animon lacan, kaj ĉiun animon malĝojan Mi satigos.
26この時、私は目を覚まして見た。私の眠りは心地よかった。
26Ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis agrabla por mi.
27「見よ、その日々が来る」と、主は言われる。「その時、わたしはイスラエルの家とユダの家に、人の種と動物の種を蒔く。
27Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.
28わたしが彼らを引き抜き、打ち壊し、覆し、滅ぼし、苦しめるために見守ったように、今度は彼らを建て、植えるために見守る」と、主は言われる。
28Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elŝiri, detrui, pereigi, kaj malfeliĉigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.
29「その日々には、もはやこう言われない。 『父祖たちが酸いぶどうを食べ、 子どもたちの歯が浮いた。』
29En tiu tempo oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis;
30かえって、一人一人が自分の咎のために死ぬ。酸いぶどうを食べる者は皆、自分の歯が浮く。」
30sed ĉiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agaciĝos ĉe tiu, kiu manĝis la nematurajn vinberojn.
31「見よ、その日々が来る」と、主は言われる。「その時、わたしはイスラエルの家とユダの家と新しい契約を結ぶ。
31Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
32それは、わたしが彼らの父祖の手を取ってエジプトの地から連れ出した日に結んだ契約のようなものではない。わたしは彼らの夫であったにもかかわらず、彼らはわたしの契約を破った」と、主は言われる。
32ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;
33「しかし、その日々の後、わたしがイスラエルの家と結ぶ契約はこれである」と、主は言われる。 「わたしはわたしの律法を彼らの内に置き、 彼らの心にそれを書き記す。 わたしは彼らの神となり、 彼らはわたしの民となる。
33sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
34もはや、だれも隣人に、 だれも兄弟に、『主を知れ』と教えることはない。 小さい者から大きい者まで、 皆がわたしを知るからだ」と、主は言われる。 「わたしは彼らの咎を赦し、 彼らの罪を二度と思い出さない。」
34Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.
35昼の光として太陽を与え、 夜の光として月と星の定めを与え、 海をかき立て、その波をとどろかせる主、 その名を万軍の主という方は、こう言われる。
35Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, leĝojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:
36「もし、これらの定めがわたしの前から消え去るなら」と、主は言われる。 「イスラエルの子孫も、わたしの前で永遠に一つの国であることはなくなる。」
36Se ĉi tiuj leĝoj neniiĝos antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiam ankaŭ la idaro de Izrael ĉesos esti eterne popolo antaŭ Mi.
37主はこう言われる。「もし、上の天を測ることができ、 下の地の基を探り尽くすことができるなら、 わたしも、イスラエルのすべての子孫を、彼らの行ったすべてのことのために捨てる」と、主は言われる。
37Tiele diras la Eternulo: Se oni povos mezuri la ĉielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpuŝos la tutan idaron de Izrael pro ĉio, kion ili faris, diras la Eternulo.
38「見よ、その日々が来る」と、主は言われる。「その時、町はハナンエルの塔から隅の門まで、主のために建てられる。
38Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo, de la turo Ĥananel ĝis la Pordego Angula.
39測り縄はさらにまっすぐガレブの丘まで伸び、そこからゴアの方へ曲がる。
39Kaj la mezura ŝnuro iros pluen ĝis la monteto Gareb kaj turniĝos al Goa.
40死体と灰の谷全体、キデロン川までのすべての畑、東にある馬の門の隅までが、主にとって聖なるものとなる。そこはもはや永遠に、引き抜かれることも、打ち壊されることもない。」
40Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj ĉiuj kampoj ĝis la torento Kidron, ĝis la angulo de la Pordego de Ĉevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruiĝos kaj ne plu ruiniĝos eterne.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.