エレミヤ
Chapter 23
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「わたしの牧場の羊を滅ぼし、散らす牧者たちに災いがある」と、主は言われる。
1Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo.
2それゆえ、イスラエルの神、主は、わたしの民を養う牧者たちについてこう言われる。「あなたがたはわたしの群れを散らし、追い払い、顧みなかった。見よ、わたしはあなたがたの悪い行いを罰する」と、主は言われる。
2Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon: Vi diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.
3「わたしは、自分が追いやったすべての国々から、わたしの群れの残りの者を集め、再びその囲いに連れ戻す。彼らは実を結び、数を増す。
3Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos.
4わたしは彼らの上に、彼らを養う牧者たちを立てる。彼らはもはや恐れず、うろたえず、一人も失われない」と、主は言われる。
4Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
5「見よ、その日々が来る」と、主は言われる。 「その時、わたしはダビデのために義の若枝を起こす。 彼は王として治め、知恵をもって行い、 この地に公正と義を行う。
5Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.
6彼の時代にユダは救われ、 イスラエルは安らかに住む。 彼はこの名で呼ばれる。 『主は私たちの義』と。
6En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco.
7「それゆえ、見よ、『イスラエルの子らをエジプトの地から連れ上った主は生きておられる』とは、もはや言われなくなる日々が来る」と、主は言われる。
7Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
8かえって、『イスラエルの家の子孫を北の地から、また、わたしが彼らを追いやったすべての国々から連れ上り、導いた主は生きておられる』と言われる。彼らは自分たちの地に住む。」
8sed: Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili ekloĝos en sia lando.
9預言者たちについて。 私の内で心は砕け、 骨はすべて震える。 私は酔った人のように、 ぶどう酒に酔いつぶれた人のようになった。 主のために、 その聖なる言葉のために。
9Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj.
10「この地は姦淫する者たちで満ちている。 呪いのために、この地は嘆いている。 荒野の牧草地は干上がった。 彼らの歩む道は悪く、 その力は正しくない。
10Ĉar la lando estas plena de adultuloj, ĉar la lando ploras de malbeno; sekiĝis la paŝtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.
11預言者も祭司も不敬である。 わたしの家の中にさえ、彼らの悪を見つけた」と、主は言われる。
11Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
12「それゆえ、彼らの道は暗闇の中の滑りやすい所のようになる。 彼らはそこへ追いやられ、 そこで倒れる。 わたしが彼らに災いをもたらすからだ。 彼らが罰せられる年に」と、主は言われる。
12Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
13「わたしはサマリアの預言者たちに愚かなことを見た。 彼らはバアルによって預言し、 わたしの民イスラエルを迷わせた。
13Ĉe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon: ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
14エルサレムの預言者たちの中にも、恐ろしいことを見た。 彼らは姦淫し、偽りのうちを歩む。 悪を行う者たちの手を強め、 だれも自分の悪から立ち返らないようにしている。 彼らは皆、わたしにとってソドムのようになり、 その住民はゴモラのようになった。」
14sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora.
15それゆえ、万軍の主は預言者たちについてこう言われる。 「見よ、わたしは彼らによもぎを食べさせ、 毒の水を飲ませる。 エルサレムの預言者たちから、不敬が全地に広がったからだ。」
15Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando.
16万軍の主はこう言われる。 「あなたがたに預言する預言者たちの言葉を聞いてはならない。 彼らはあなたがたに空しいことを教える。 主の口から出たものではなく、 自分たちの心の幻を語っている。
16Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo.
17彼らはわたしを侮る者たちに絶えず、 『主は「あなたがたには平和がある」と言われた』と語る。 また、自分の心のかたくなさに従って歩む者には皆、 『災いはあなたがたに臨まない』と言う。
17Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo.
18だれが主の会議に立ち、 その言葉を悟り、聞いたのか。 だれがわたしの言葉に耳を傾けて聞いたのか。
18Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis?
19見よ、主の嵐、主の憤りが出て行く。 まさに、渦巻く嵐が、 悪者の頭上に激しく襲いかかる。
19Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turniĝanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.
20主の怒りは、その心の計画を実行し、 成し遂げるまで戻らない。 後の日々に、あなたがたはそれを完全に悟る。
20Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
21わたしはこれらの預言者たちを遣わさなかったのに、彼らは走った。 わたしは彼らに語らなかったのに、彼らは預言した。
21Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.
22もし彼らがわたしの会議に立っていたなら、 わたしの民にわたしの言葉を聞かせ、 彼らを悪い道から、 悪い行いから立ち返らせたはずだ。」
22Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
23「わたしは近くにだけいる神なのか」と、主は言われる。 「遠くにもいる神ではないのか。
23Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime?
24だれかが隠れた所に身を隠して、 わたしに見られないでいられるだろうか」と、主は言われる。 「わたしは天と地を満たしているではないか」と、主は言われる。
24Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo.
25「わたしは、わたしの名によって偽りを預言する預言者たちが、『夢を見た。夢を見た』と言うのを聞いた。
25Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis.
26偽りを預言する預言者たちの心に、いつまでこのようなことがあるのか。彼らは自分の心の欺きを預言している。
26Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro?
27彼らは、互いに語り合う夢によって、わたしの民にわたしの名を忘れさせようとしている。彼らの父祖がバアルのためにわたしの名を忘れたように。
27Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
28夢を見た預言者は夢を語れ。わたしの言葉を持つ者は、わたしの言葉を忠実に語れ。わらと小麦に何の関わりがあるのか」と、主は言われる。
28Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
29「わたしの言葉は火のようではないか」と、主は言われる。「岩を打ち砕く金槌のようではないか。」
29Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
30「それゆえ、見よ、わたしは預言者たちに敵対する」と、主は言われる。「彼らは互いに、わたしの言葉を盗み取っている。」
30Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia.
31「見よ、わたしは預言者たちに敵対する」と、主は言われる。「彼らは自分の舌を使って、『主は言われる』と言う。」
31Jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras: Li diris.
32「見よ、わたしは偽りの夢を預言する者たちに敵対する」と、主は言われる。「彼らはそれを語り、偽りと空しい自慢によって、わたしの民を迷わせる。わたしは彼らを遣わさず、命じもしなかった。彼らはこの民に何の益も与えない」と、主は言われる。
32Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
33「この民、預言者、または祭司があなたに、『主からの託宣は何か』と尋ねるなら、彼らにこう言え。『何の託宣か。わたしはあなたがたを投げ捨てる』と、主は言われる。
33Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo.
34預言者でも祭司でも民でも、『主からの託宣』と言う者を、わたしはその人とその家族とともに罰する。
34Kaj se iu el la profetoj aŭ pastroj aŭ el la popolo diros: Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon.
35あなたがたは、それぞれ隣人や兄弟に、『主は何と答えられたか』『主は何と語られたか』と言いなさい。
35Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia frato: Kion respondis la Eternulo? aŭ: Kion diris la Eternulo?
36もう『主からの託宣』と言ってはならない。人はそれぞれ自分の言葉を託宣としているからだ。あなたがたは、生ける神、万軍の主、私たちの神の言葉を曲げている。
36Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
37あなたは預言者に、『主はあなたに何と答えられたか』『主は何と語られたか』と言いなさい。
37Tiele diru al la profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?
38あなたがたは『主からの託宣』と言っている。それゆえ、主はこう言われる。『わたしはあなたがたに、「主からの託宣」と言ってはならないと伝えた。それなのに、あなたがたは「主からの託宣」というこの言葉を使っている。
38Sed se vi diros: Ŝarĝo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo: Ĉar vi eldiris tiujn vortojn: Ŝarĝo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo:
39それゆえ、見よ、わたしはあなたがたを完全に忘れ、あなたがたと、あなたがたや父祖たちに与えた町を、わたしの前から投げ捨てる。
39tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;
40わたしはあなたがたに、永遠のそしりと、忘れられることのない永久の恥をもたらす。』」
40kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.